[TODO] Мы пад сякерай,
дык хай жа пачуецца ў свеце Гусаўца голас...
Quid iuvat in silvis questus disperdere? Vocem
Hinc refer ad brutas, Hussoviane, feras.
Kanto pri uro.
— Ĉu veras, ke vi naskiĝis ĝuste en la mezo de barbaroj?
La virino deziris ŝajni indiferenta, sed en iom fermitaj agatkoloraj okuloj sub nedensaj malhelaj brovoj lumis intereseco. Printempa vento movis travideblajn kurtenojnзапавесы, foje blove plenigadis ilin, tiel ke ili similis velojn. De pinta duonfermita fenestro, kiu rigardis florbedon, enflugis odoro de rosmareno. Fore flavis тэрмы de imperatoro de Karakalo. La viro silentis. La demando estis ne tia, kiun eblus respondi per unu-du vortoj, do li enpensiĝis.
Li estis ne belulo непаглядны, almenaŭ ne estis belulo laŭ kanonoj de tiu ĉi lando kaj de tiu mondo, al kiu apartenis la virino. Estanta nealta kaj vastŝultra, kun ovala выцягнутым vizaĝo, sola вартасцю de kiu laŭ spertuloj pri leĝoj de beleco estis ĝia krudaгрубаватую rekteco de trajtoj, kun longaj fortaj brakoj, li similis plebanon, sed tiun impreson kontraŭis la interna lumo, kiu reflektis en liaj vaste metitaj okuloj, kiuj montris lin kiel homon ne nur saĝan sed ankaŭ kleran. Tion diris ankaŭ lia vesto: blua lina ĉemizo kaj striktaглухі surtutoкаптан kun kvadrata noĉo, tiun vestas bakalaŭroj aŭ la homoj kiuj sin nutras per liberaj artoj. Malkutimaj al italoj pendantaj lipharoj, la densa hararo laŭ koloro similanta pajlon, kaj malvarma bluo de la okuloj atestis, ke la homo venis el malproksimaj nordaj landoj. La viro aĝis ĉirkaŭ kvardek, kaj li vivis duoble pli ol la kunparolantino.
— Vi devigas sinjorinon atendi, — malkontente diris la virino, ĝustigante oran kun bronza nuanco hararon.
— Mi ne volas vin ofendi per mia respondo. — La viro parolis itale, iom tirante vortojn. — Ankaŭ mi legis librojn, kiuj atestas, ke en mia lando steloj lumas kaj tage kaj nokte, ke da oro ni havas multe pli ol da fero, kaj ke la homoj same kiel ciklopoj havas nur po unu okulo meze de la frunto. Mi vin certigas, ke tiuj informoj tiom veras, kiom tiuj kiuj asertas, ke laŭ Romo promenas ursoj kaj ke en la Eterna urbo kuŝas eterna neĝo. Fine, pri okulkvanto de miaj samlandanoj vi povas juĝi mem, necesas nur rigardi pli atente al unu el ili...
Li, evidente maltrankvilante, ĉu liaj lastaj vortoj sonas tro akre, ĵetis al la virino rapidan rigardon, sed tiu sidis, ne ŝanĝante la pozon, kaj samkiel antaŭe malvigle sin ventumis per rektangula silka ventumiloвахлікам kun flavverda bildo de ekzota birdo.
— Sed mi ne inklinas akuzi la aŭtorojn de tiuj ĉi libroj des pli ne la legantojn, kiuj devas kredi je sensaĝaj elpensaĵoj, — daŭrigis plu la viro. — Kulpas ni mem, ĉar ĝis nun ne sukcesis diri al la mondo verajn vortojn pri sia lando.
— Ĉu vere vi ne havas tiajn mirindaĵojn, pri kiuj oni tiom multe rakontas? — seniluziiĝe kaj nekredeme demandis la virino.
— Ne ekzistas fumo sen brulo. Nenie estas tiaj senlimaj arbaroj, kiaj estas ĉe ni. Diverseco kaj abundeco de niaj animaloj kaj birdoj estas plej riĉaj en la tuta mondo. Nur ĉe ni loĝas uroj, kiujn protektas ĉarto de duko. Eĉ ni mem ne eltrovis ĉiujn misterojn de niaj arbardensejoj.
— Mi aŭdis, en junaĝo vi estis simpla ĉasisto...
— Vere.
— Rakontu. — Ŝia peto sonis preskaŭ kiel ordono.
Ŝi facile ekstaris de tripieda fotelo kaj proksimiĝis al fenestro. Sur malalta tablo antaŭ la seĝo restis kuŝi libro. Tio estis verko/traktaĵo de Katarina Sforca «Kiel iĝi bela», kiun studis nun noblaj damoj de la tuta Eŭropo, kaj la viro ekdeziris diri, ke sinjorino Franĉeska havas eĉ ne etan bezonon legi ĉi libron, verkitan de parencino de granda dukino litva kaj reĝino pola [TODO - ligilo al Sforca].
— Ĉaŝistoj estis kaj mia patro, kaj mia avo, kaj la avo de mia patro. Unuafoje mi partoprenis ĉasadon, kiam mi estis sepjara. Tiun ĉasadon mi memoros por ĉiam. Kiam post du semajnoj ni revenis, la patrino ne renkontis nin, kaj tie kie estis la loĝejo, ni vidis incendirestaĵojn. Rande de la arbarego pasis tataroj... — Li dum minuto silentis. — La arbarego estis mia unua lernejo. Mi eĉ nun ofte aŭdas ĝian muzikon...
Li aliris la fotelon, kie ĵus sidis la virino, kaj metis sur la apogilon siajn grandajn manojn.
— En niaj arbaroj ne estas tia besto, kiun mi ne ĉasis. Tamen tion povas diri pri si multaj. Ĉe ni ĉiu estas ĉasisto...
La viro malkaŝe admiris sinjorinon Franĉeskan. Ek de tiu malhela kaj malvarma vintra tago, kiam li ekvidis ŝin apud kolumno de baziliko de sankta Paŭlo kaj ŝi ekŝajnis al li la simbolo de juneco, li unuafoje estis kun ŝi nur duope, sen ĉeestantoj... Li estis feliĉa pro tio ke vidas tiom proksime tiun ĉi teneran ovalan vizaĝon kun senriproĉaj proporcioj, tiun puran kaj nature altan frunton, super kiu ne necesis je du fingroj razi hararojn, kiel faras romaj belulinoj, tiun malpezan oron de la hararo, ligita per fadeno de perloj, kaj grandajn iom konveksajn okulojn, kaj rondeta mentono kun tri bidaroj de malgrandaj nevusoj... Ŝajnis al li ke ĉio de sinjorino Franĉeska estas konvenaсуладным: kudrita el peza silko lila robo kun granatkolora ornamaĵo mirige konformis al ŝia nomo, kaj granda smeraldo en авянечніку kroneto ne nur aldonis brilon al ŝiaj okuloj, sed ankaŭ emfazis ruĝon de mallarĝaj, tamen vivaj kaj sangplenaj lipoj. Eĉ la ŝuoj-цаколі tegitaj per marakeno sur alta, preskaŭ je unu ulno, ligna plandumo, modo pri tiuj ŝuoj venis el Venecio pasintjare kaj kiujn li, renkontante malnature altajn modulinojn, malhonore nomis stilzoj, eĉ tia ŝuo sur ŝiaj piedoj aspektis konforme.
Li rigardis ŝin kaj rakontis, kiel ankoraŭ en la infanaĝo li transportis tra novaloцаліку lancojnсуліцы, kiel li transnaĝis kun ĉevalo riverojn kaj dum monatoj vagadis en arbaregoj. Li deziris, ke Franĉeska propraokule vidu, kiel arkpafisto, злажыўшыся з лука, detranĉas flugilon de gruo, kiel flugas sur tero impeta ombro de birdo, kaj timigita de ĝi, kvazaŭ fulmo ekkuras uro. Li volegis, ke ŝi aŭdu, kiel disvastiĝas en mallumo akra «hoĥ! hoĥ!», kaj kiel rekoninte inon, resonas per forta daŭra muĝo kaj tra densaĵo, ŝirvundande sin, strebas al perfida voĉo de ĉasisto-loganto la trompita alko...
La viro rakontis kaj vidis, ke ŝiaj grandaj okuloj malfermiĝas plu vaste kaj de la vizaĝo malaperas ŝajna indiferenteco. Li ĝojis pro potenco de siaj vortoj, sed subite en la okuloj de Franĉeska plaŭdis timeto kaj maldikaj blankaj fingroj — kvazaŭ ŝi volus defendi sin de io — forte premis la tenilon de la ventumilo.
— Sufiĉas, — malvarme sonis ŝia voĉo, kaj la viro kun amara malkompreno eksilentis.
— Mi volas aŭdi, kiel en via lingvo sonas via nomo, — sen ia rilato kun antaŭa temo diris ŝi.
La viro ekpensis, ke tio estas nur ŝia ekstravaganteco, simple vanta scivolemo. La mallonga paŭzo sufiĉis, por ke Franĉeska kun ia plifaciliĝo ekridis.
— Li forgesis sian nomon, — svinginte per la ventumilo, eldiris ŝi tra rido. — Li memoras ĉiujn siajn bestojn, sed la nomon — forgesis.
La viro ankaŭ ekridis — diskrete, sed ĝentile — kaj kun miro notis, ke jam tute ne sentas iun ofendon.
— En la lingvo de mia popolo mia nomo estas Mikola. Mikola Husoŭski.
Li diris la tutan frazon ne en la itala, kaj Franĉeska, aŭskultante nekutimajn sonojn de fremdaj vortoj, dum momento bridis sian gajecon. Tamen baldaŭ ŝi denove ridis — tute sen kialo, kvazaŭ nur por fanfaroni pri la belaj dentoj.
— Mi-ko-la... — ripetis ŝi. — Kiel vi iĝis poeto?
— Vi scias elekti malfacilajn demandojn, sinjorino Franĉeska. Mi timas, tiu ĉi estas inter tiuj kiujn entute ne eblas respondi.
Husoŭski pli maltrankvilis pro la demando, ĉu ŝi tralegis la leteron, kiun antaŭ du tagoj li per servisto transdonis kun korbo de unuaj velure-puncaj rozoj.
En la letero estis nenio krom kelkaj novaj epigramoj kaj versoj, kiujn li skribkopiis per sia granda kaligrafa skribo sur bona papero kun verda nuanco. Dum la kopiado li kun neatendita tristeco ekmemoris tre antaŭlongan eventon de tempo kiam li studis en kolegio. Foje li renkontis en iu inkunablo profundpensan observon, ke ĉiuj kaligrafoj estas stultuloj, kaj li tutan monaton diligente malbonigis sian skribmanieron, ĝis kiam li komprenis, ke se li ne ĉesos, li nur konfirmos la penson trovitan en la inkunablo. Evidente, tiu ĉi ridinda bagatelo elmemoriĝis nehazarde. Inter tiuj junaĝaj ekzercoj pri la skribmaniero kaj la letero al juna romanino, sendube, estis rilato. Pasis tiom da jaroj, sed li restis tia sama naiva, tiel li pensis skribante la leteron. Pluse, li komencis kredi ne nur al libroj...
La silento tro daŭris, sed sinjorino Franĉeska ankoraŭ ne intencis ĉesi tiun ĉi strangan konversacion, kiu similis ekzamenon, kie la instruisto kaj lernanto interŝanĝis siajn lokojn.
— Granda Petrarko, — diris ŝi kaj per trejnita gesto formetis la ventumilon, — demandis: ĉu poezio estas peko aŭ sankta alvokiĝo?
— Poezio estas ĝojo, — konvinke respondis Husoŭski. — Poeto verkas el ĥaoso sian mondon.
— Ho-o! — Franĉeska evidente miriĝis. — Mi konas viajn versojn. Iuj diras pri ili kun raviĝo, sed de unu kortega poeto mi aŭdis, ke inspiron al vi donas kopioj de Gratio kaj Marko Nemesiano, kiujn vi kaŝas en via tablo. Ĉu vere?
Li ekflamis kaj pretervole faris paŝon al Franĉeska.
— Tio veras tiom, kiom veras ke Stroccio, kiu disvastigas tiujn malnoblajn klaĉojn, egalas al diaj poetoj de antikveco, — kolere diris Husoŭski. — Tiaj kiel li, ne verkante, scias skribi kiel Vergilio, sed brilo de iliaj versoj estas brilo de falsa oro.
Sur la palaматавым vizaĝo de Franĉeska aperis kontenta rideto: ŝi malkaŝe ĝojis pri tio, ke sukcesis malkvietigi la kunparolanton.
— Kie do estas vera fonto de via inspiro?
Ŝi rigidiĝis en bela pozo, estanta certa, ke scias lian respondon.
— Kie? — La poeto rimarkis tiun ĉi certecon. — Foje mi aŭskultis, kiel akompane de katensonoj kantis kaptitaj tataroj. Ili estas malamikoj de mia lando, sed kiam mi aŭdis, kiel ili ploras pri sia patrujo kaj pri siaj malplenaj sagujoj, mia koro premiĝisзашчымела. Tie ĉi, en Romo, mi komprenas ilian kantadon ankoraŭ pli klare.
En la agataj okuloj de Franĉeska videblis disreviĝo, tamen ŝi ne ĉesis sian ludon.
— Ĉu vi estas kaptito? Kiu do kaptis vin? — Ŝi fermis la vizaĝon per la ventumilo kaj rigardis al la poeto super la flavverda birdo.
Skribitaj kaj neskribitaj reguloj de galanteco devigis lin al nur unu nura respondo, kiun atendis tiu ĉi juna kapriculino. Ŝajnas, tio estas tre simple — diri kelkajn ordinarajn vortojn. Sed li sciis, ke ne povos trapasi iun baron en si mem.
— Kiu do kaptis vin? — insiste ripetis ŝi.
— Angoro pri la patrujo, — respondis li, rimarkante, ke en ŝiaj okuloj aperas koleremo.
— Mi volas aŭdi viajn versojn, — ordoneme diris Franĉeska.
Ŝi staris, duonturninte al la fenestro, kaj vento movetis ŝiajn harojn. Iom levinte la kapon, Husoŭski komencis:
[TODO]
Што толькі ёсць на зямлі, гэта створана ўсё дзеля шчасця.
Зоркі ў цямноце мігцяць, асвятляюць слабенькім зіхценнем,
Моцай таемнаю; пыл залацісты ў крынічным паветры
Шчасна згадаеш. Прыроды дарункі - імклівыя птушкі,
Рыбы, звяры, і пладоў, і металаў бясконцыя скарбы...
Tiujn ĉi liniojn li ankaŭ skribkopiis du semajnoj antaŭ nun sur verdetan paperon, sed laŭ la vizaĝo de Franĉeska ne eblis kompreni: ĉu estas la verso konata al ŝi, aŭ ŝi aŭdas ĝin unuan fojon.
Per flankrigardo Husoŭski rimarkis, ke el la enirejo al la sinjorino ion gestas nigrahara servistino. Franĉeska kapjesis al ŝi kaj per mansvingo ordonis al la poeto halti.
— Mi ricevis vian leteron, — diris ŝi, rigardante en la fenestro. — Malfacilas imagi konduton pli facilaniman, ol tiun de vi. Vi forgesis, kiu vi estas. Mi scias, ke en la listo de reĝa ambasado ne estas eĉ via nomo. Nur viaj poeziaj kapabloj detenas min de tio ke mi tuj rakontu pri ĉio ĉi al miaj patro kaj frato. Se vi ne ĉesos, ili povos defendi min de viaj arogaĵoj.
Husoŭski eksentis, kiel lin tutan inundas sufoka varmeco. Li volis ion diri, sed tiu ĉi tenaca varmeco jam plenigis la gorĝon kaj bruston. Pene li igis sin kliniĝi kaj rapide eliris tra la pordo sub moketa kaj scivolema rigardo de la nigrahara servistino.
Li iris, atentante neniun, сам-насам kun sia doloro kaj sia ofendo. Renkonte al li iris ulcerhaŭta homoструплявы en pintoĉapo, kian devas vesti ĉiuj trafitoj de tiu ĉi malsano. Same kiel ĉirkaŭ leprulo eĉ en plej homplenaj stratoj kreiĝas malpleno, ĉirkaŭ Husoŭski estis tenaca silento, kiun povis superi nek bruado de feraj traboj en fenestroj — komercistoj jam fermis la vendejojn, nek krioj de strataj akvovendistoj, nek timiga klakado de la leprulo, kiu en lasta momento mem dekliniĝis de la homo, kiu iris rekte sur lin.
La poeto ne aŭdis la blasfemojn, kiuj sendis al li la leprulo. En sonora silento, kiu per nevidebla ŝildo вопраднем ĉirkaŭis Husoŭskin, sonadis la samo. Vi forgesis, kiu vi estas. En la listo de ambasado ne estas eĉ via nomo...
Strebante fuĝi de la obsedo, li plirapidigis la paŝadon, sed la insultaj vortoj tutegale atingis kaj ridis al li en la orelojn.
Vi forgesis, kiu vi estas...
En tiuj minutoj episkopo Erazmo Vitelius, la ambasadoro de granda duko litva kaj reĝo pola Sigismundo filo de Kazimero, emociplene paŝadis laŭ longa galerio, kiu de tri flankoj ĉirkaŭis la ambasadorejon. Erazmo ĵus revenis hejmen, kaj li ĝis nun estis vestita por ĉevalpromeno — mallonga malpeza mantelo, leda pantolono kaj altaj botoj el hela jufto. La reĝa ambasadoro ne aspektis laŭ siaj kvardek kaj kelkaj jaroj — tiom facile li movis sian diketan, sed fortikan korpon, tiom juneca estis lia razita sunbrunigita vizaĝo. Pli da juna aspekto donis al li la alteco kaj fiera staturo. Verdire tiun bildon iom damaĝis ne oftaj nigraj haroj, tamen sur la granda kaj ronda kiel akvomelono kapo da ili restis ĝuste tiom, ke episkopo Vitelius povis sen ia ajn risko tute ne razi tonsuron.
De tempo al tempo sur lia vizaĝo aperis facila rideto de homo, al kiu subite tre bonŝancis. Hodiaŭ li vere havis unu el tiaj tagoj, kiujn Katulo kutimis marki per blanka ŝtoneto, unu el neoftaj tagoj dum tri jaroj de ambasadorado en Romo, kiam Erazmo estis kontenta pri si kaj pri fluo de eventoj.
Hodiaŭ li povis sincere pardoni al la papo kaj troan fasciniĝon pri ĉasado, kaj gajajn noktajn balojn, kaj aliajn homajn malfortaĵojn, kiuj ne tre konvenis al lia sankteco Leo la 10a. Hodiaŭ, eĉ se nur por kelkaj horoj, sed Viteliuson forlasis ĉiuj malagrablaĵojнепамыслоты de lastaj monatoj. Depaŝis нагаворыinsidoj/komplotoj/klaĉoj de ordenaj ambasadoroj, kiuj obstine batalis kontraŭ lia propono translokigi la Teŭtonan ordenon al la limo kun tataroj, kie kavaliroj povus vere defendi kredon, sed ne rabi najbarojn-kristanojn. Tempe foriris ien flanken la intrigoj en Polujo, kie primaso Laski kun helpbojantoj senlace plektas sian araneaĵon, tagon post tagon ripetante al la reĝo, ke li, Erazmo Vitelius, estas malkapabla parvenuo, naskita en ĉartrajno liutisto-memlerninto, kiu hazarde ricevis favoron de forpasinta granda duko Aleksandro. Fidelaj homoj informas el Krakovo, ke Laski jam plenvoĉe nomas lin plebo malinda je reĝa respekto. Sed baldaŭ li devigos la malamikojn ŝtopi siajn kanajlajn buŝojn. Purpuro de kardinala talaro estos por la reĝo plej bona pruvo de tio, je kiaj homoj devas riĉiĝi ŝtato. Kaj kiam Erazmo Vitelius iĝos kardinalo Vitelius, pli bone rulos ankaŭ la ambasadoraj aferoj. Eble, ĝuste tiam li sukcesos konvinki la papon por unuigo de kristanaj landoj kontraŭ Porto. Turkoj kaj iliaj vasaloj krimeaj tataroj jam minacas al Eŭropo, kvazaŭ tempesta nubo al matura tritikkampo. Kaj Krono kaj Granda Duklando jam gustumis fortecon kaj kruelecon de mahometanoj, sed la reĝo kaj magnatoj, kiel antaŭe, pasigas tempon en злачыннымdanĝera trankvileco.
Kelkaj jaroj antaŭ nun la papo jam provis aranĝi krucmiliton kontraŭ osmanoj. En romiaj preĝejoj oni servis por sukceso en la milito, kaj la papo mem, nudpieda kaj nudkapa, genuiĝis kaj preĝis en la preĝejo de Sanktaj Apostoloj. Sur placoj kaj en preĝejoj en tuta Eŭropo staris feraj kestoj fermitaj per tri seruroj, kaj malriĉuloj ĵetadis tien siajn lastajn moneretojn. Laterana eklezia koncilio ekribelis pro letero de imperiestro Maksimiliano, kiu deklaris liberigi grekojn. Sed de malproksime minacante al musulmanoj, la imperiestro ne haltis militojn kontraŭ eŭropaj monarĥoj. Tial neniu el ili donis al la krucmilito eĉ unu militiston, kaj pri tiu tempo nun atestas nur centoj da anticipe kudritaj standardoj kun portretoj de la papo kaj imperiestro kaj kun timigaj turkoj kun ruĝaj pro kristana sango ŝabloj enmane. Unu el tiuj standardoj kiel jukantaвярэдлівым memorilo pri eterna malkonkordo inter regantoj de tiu ĉi mondo pendis ankaŭ en ĉambro de la ambasadorejo.
Sed hodiaŭ Erazmo kredis je plej bona. Diplomataj venkoj jam baldaŭas. Ilia garantio estos la kardinala talaro, kiun helpos ricevi la liro de Husoŭski.
Vitelius sentis en la animo iun malkomforton. Al la ambasadoro aperis kulposento antaŭ lia sekretario, tamen li trankviligis sin per tio, ke plialtiĝo de mecenato ne povas ne helpi al famo de la poeto, pri kiu la mecenato zorgas. Kaj vere, ĉu hodiaŭa peto de la papo ne estas mirakla donaco de sorto por ili ambaŭ, kaj unuavice plejverŝajne, nome por li, por Husoŭski? Ĝuste peto, sed ne kaprico, ĉar ĝi havos gravajn sekvojn. Verki laŭ mendo de papo Leo la deka! Nu jes, la papo estas homo kun siaj mankojвадамі, sed tre malmultaj homoj tiom subtile scias kaj sentas poezion. Ĉu li ne intencis translokigi el Raveno al Florenco la restaĵojn de Danto, kiujn antaŭe oni intencis forbruligi kiel herezulajn? Kaj, certe, li translokigus, se — mirigaj kaj timigaj estas viaj agoj, ho Dio! — se la sepultejo en la preĝejo San Petro Maĝore ne estus malplena. Ne, ne vane la papo estas fama kiel sincera adepto de muzoj kaj potenca mecenato. Kiom da poetoj пашкадаваліoferus certan parton de sia vivo por aperi nun sur la loko de Husoŭski!
Tamen mia koro ĝis nun kapablas ĝoji pri proksimulo, pensis Vitelius, observante hirundojn, kiuj jam elkovis birdidojn kaj nun de mateno ĝis vespero plenigis korton per sia impeta flugado kaj pepado.
La ambasadoro kaj lia sekretario estis samaĝuloj, tamen pli firme unuigis ilin ne la sama aĝo nek komuneco de multaj opinioj, nek edukiteco, sed io pli firma. En la memoro de Erazmo neniam malaperis tiu цыбатыlongkrura knabo, vestita en vestrestaĵoj post la patro, el malriĉa burĝa familio, kiu konsideris ke plej granda feliĉo estas kiam li manĝos tiel, ke ne смактала en konstante malsata ventro. Fama diplomato ĝis nun memoris вінаватыя okulojn de la patrino, kiam ŝi sur tablon metis teleron de паранай rapo kaj antaŭ ĉiu infano po panpeco, iom pli dika ol folio de kruda papero, sur kiu studento/lernanto Erazmo diligente skribis unuajn latinajn vortojn en preĝeja lernejo. El ĉi tiu ĉiama malsato li elrampis, бадайverdire, nur en Vilno, post magistra ekzameno, post kiam lin kaj aliajn kapablajn junulojn rimarkis ўзяў на вока kaj donis laboron en sia kancelario la granda duko Aleksandro. De tiu tempo en la polan sangon de Erazmo nerimarkeble eniris la sento, kiu dume ne malfortiĝis, sed male plifortiĝis, precipe nun, kiam en la patrolando, en la reĝa kortego, oni mallaŭdas kaj malhonoras lian nomon. Erazmo jam delonge pli facile kaj agrable kiel la patrolandon akceptas la Grandan Duklandon Litvan, kie komenciĝis lia vojo supren — de nerimarkebla kancelariisto ĝis episkopo kaj sperta diplomato, kiun konas ĉe ĉiuj eŭropaj kortegoj. Li estis sincera, kiam nomis la sekretarion sia samlandano, kaj ofte forĵetinte la latinan kaj polan, kun mirinda eĉ por si mem kontento ŝatis konversacii kun Husoŭski en la bjelarusa, en la lingvo de la Granda Duklando Litva.
En vespera kvieteco de la galerio mirige klare, kvazaŭ en la memoro malfermiĝus iu ŝirmilo, li ekmemoris ilian unuan renkontiĝon, kiu povus iĝi la lasta, ĉar trafi al praavoj sur la ĉielon estis pli facile ol viva reveni hejmen.
Tio okazis dum regado de la reĝo kaj grandduko Aleksandro, en feliĉa por Erazmo tempo, kiam li kaj Husoŭski ankoraŭ ne sciis, ke iliaj vojoj ne nur interkruciĝos, sed eĉ interplektiĝos nedisigeble, kiel du ссуканыя fadenoj.
Malgraŭ ke arbarego apartenas al la reĝo, ne indas konfuzi ĝin kun la reĝa palaco, ĉar antikvaj abioj kaj pinoj — ne estas loko por plezuriĝoj de amuzemaj amoroj. Sed en tiuj tagoj en Naliboka arbarego Aleksandro kvazaŭ forgesis pri tio kaj facilanime cedis al reĝino Alena, kiu ekdeziris viziti ĉasadon kun plezuro. La korteganoj rakontis, ke la reĝo provas pardonpeti pro siaj amoradoj kun juna vidvino de mjenska starosto Adela.
La tago de la ĉasado estis suna kaj blindiga pro unua neĝo. Flanke de marĉeto kun arbustoj de malvarmiĝinta karekso brigado de ĉarpentistoj konstruis platformon sur kvin dikaj, kiel kolonoj, kverkaj fostoj, kovritan per bestfeloj kaj tapiŝoj. La reĝino Alena — filino de moskva duko Ivano la tria, kaj post ŝi ĉiuj ceteraj kortegaj damoj vestiĝis kvazaŭ por festo, pro la ruĝaj, oraj, bluaj vestoj, pro frosta ruĝeco de vangoj, pro tiu ĉi tuta bunteco super brila neĝa surfaco momente laciĝis kaj larmiĝis la okuloj.
Je tricent paŝoj de la platformo viciĝis ĉeno de ĉasistoj kun pikoj kaj pezaj fusiloj. Inter tiuj, kiuj streĉite aŭskultis la sonojn de la arbego kaj refoje kontrolis kulasojn de la fusiloj, Erazmo ekvidis sin mem, pli junan je dudek jaroj. Li estis en tiu ĉi arbarego jam kvinan aŭ sesan fojon, li jam sukcesis ĉasi uron kaj tri alkojn, tamen la minutoj de atendado, certe, ĉiam estas la samaj: la koro en la brusto kvazaŭ pligrandiĝas, la sango plivarmiĝas, kaj samtempe oni sentas iun malvarmecon, kiu donas al la kapo trankvilan klarecon kaj decidecon.
Ie malproksime aŭdiĝis malforta hundbojo, poste plu kaj plu. En frosta aero jam klare aŭdeblas homaj krioj kaj ĉevalaj henoj. La sonoj rapide alproksimiĝas, kaj sango jam pulsas per mallongaj fortaj impulsoj.
La uro aperis ĉe arbarrando subite. Ĝi trakuris kvindek metrojn, por momento haltis, kvazaŭ ĝuste por ke ĉiuj povu ĝin bone rigardi — kovrita per blanka ombro de vaporo, ĝi estis grandega, kiel stako de malnova flavruĝa fojno, kun tri lancoj en загрыўкуnuko. El-post arboj, tuj dividinte je du partoj, por ĉirkaŭi la arbaran giganton per ringo, elsaltis sur ŝaŭmantaj ĉevaloj la ĉasantoj. Iu bravaĉa rajdanto sur korvonigra ĉevalo elviciĝis antaŭen kaj, minacante per pikstango, kuraĝe atakis la beston. La reĝo kaj ceteraj rajdantoj haltis, la lacigita uro malrapide turnis sin, akceptante la elvokon. Kaj tiam okazis io neantaŭvidebla: la korvonigra ĉevalo mispaŝis sur neĝkovrita glacio kaj timiĝinte, faligis la mastron sur la teron. Ĉasantoj ĵetis sin por helpi, sed jam estis malfrue — la kolerega uro per du saltoj atingis la malfeliĉulon kaj per rapida terura kornopiko elbatis la vivon el la homo.
Cento de virinaj voĉoj ekĝemis, en la krio miksiĝis timiĝo kaj raviĝo. Tamen nun la uro ekvidis ion antaŭe ne viditan: altan platformon kun bunta homamaso de iuj bruemaj estaĵoj. La besto eĉ tremis pro furiozeco. Malatentante pafojn de fusiloj, li klinis la vilan kapon kaj silente ekimpetis rekte al la platformo. Ĝi kiel vento preterkuris apud Erazmo, lasinte post si trotitan ĉasiston kaj damaĝitajn per la hufoj armilojn. La unua kverka fosto elfalis el падваліны, kvazaŭ maldika betula paliseto. Venke muĝinte la besto returniĝis kaj trakurinte sub la platformo, same facile forbatis la centran pilieron. Rando de la platformo kliniĝis kaj kelkaj korteganinoj, mutaj pro teruro, okazis sur neĝo. La uro ree returniĝis. En ĝiaj krutaj flankoj баках jam ŝanceliĝis ĉirkaŭ deko da lancoj, sed la giganto ne cedis. Dum pafistoj alkuris kaj fulmrapide reŝarĝis siajn fusilojn, la uro mallevis malsekan pro sango kapon kaj ankoraŭfoje direktis sin al la platformo. Kaj tiam la ĉeestantoj не дало веры вачам ne kredis al siaj okuloj: inter freneza pro lancoj kaj kugloj venĝanto kaj ĝiaj viktimoj, kiuj senhelpe baraktis sur neĝo en pezaj feloj, saltis juna ĉasisto kun ponardoрацішчам.
La uro mirigite levis la kapon kaj fiksis al la homo sian malklaran rigardon, plenan de neeldirebla turmento kaj malamo. La nealta каржакаваты ĉasanto, dancante faris renkonte al la besto ankoraŭ tri paŝojn kaj malmoviĝis знерухомеў. Etendinte la manon, li povus per la ponardo tuŝi la sangkovritajn kornojn. La uro streĉiĝis por fari lastan salton, sed ĝuste en la momento kiam ĝi ekmoviĝis, la ĉasanto fulme desaltis flanken kaj kaŝis sin malantaŭ trunko de jarcenta piceo.
Komenciĝis terura вусцішны danco de homo kaj la vundita besto. Ili ĉirkaŭiradis ĉirkaŭ dikega trunko, kaj kun ili, nevidebla, saltadis en silento la morto mem. Kompreninte, ke faligi la piceon ne eblas, la uro strebis kapti la homon per sia longa, kiel serpento, lango. Ĉiu el la ĉasistoj, kiuj staris apud la batalloko, sciis, kio estas la lango de uro. Ne unufoje okazis, ke furiozintaj uroj kaptis ĉasiston per la lango, kaj tirinte lin al si, trapiki per la kornoj. Ĉiuj sciis, sed neniu povis helpi al la juna ĉasisto. La ĉirkaŭado apud la piceo estis tiom impeta, ke eĉ la reĝo Aleksandro, kiu estis fama pro sia pafado, plej trafa en tuta Granda Duklando, senhelpe mallevis la pafilon.
La arbarega giganto malrapide malfortiĝis. Jen laŭ ĝia korpo trakuris tremo, jen li ŝanceliĝis , jen ĝi en blindiga frenezo, jam sentante neeviteblan morton, frottuŝis per la korno la arbon, lasinte sur la trunko vastan blankan strion. Ĉiuj jam sciis, kiu venkos en tiu duelo, kaj kiam dika klingo de la ponardo eniris la uron ĝuste sub la koro, ĉeestantaro ekkriis pro raviĝo, supren flugis ĉapoj kaj gantoj, kaj neniu aŭdis la antaŭmortan stertoron de la besto.
La uro ankoraŭ ne mortis, ĝi staris sur la genuoj, kaj kaptis neĝon per la buŝo, tamen la bravan ĉasiston oni jam brakumis, palpis kvazaŭ ne kredante, ke li estas vivanta, kaj danda kuriero jam transdonis al li inviton al manĝo ĉe lia reĝa moŝto. Virinoj kaj la reĝino mem rigardis la junan ĉasiston kun malkaŝa intereso.
Erazmo ne rapidis aliri: ial en lia konscio aperis akra sento pri graveco de tiu ĉi momento. «Kiu li estas?» — li demandis al najabaro, kaj tiu respondis: «Li estas Mikola filo de etnobelo. De urbo Husovo».
Kiam Vitelius finfine alproksimiĝis, la ĉasiston jam ĉirkaŭigis damoj. Ili ion ravite pepis al sia savanto, kaj Erazmo aŭdis, ke tiu brave diris al iu en bona latino: «Аut Саеsаr, аut nihil» (Aŭ ĉio, aŭ nenio).
Tia estis ilia konatiĝo, kaj nun, promenante laŭ la galerio, la ambasadoro ree dankis al ĉielo pro tio ke ĝi kunigis ilin. Li diros al Husoŭski, ke Mikola ne forgesu pri tiu ĉasado en sia estonta poemo.
Vitelius pensis pri sia sekretario kun neatendita varmo. Kiom multe ili travivis kune! Kune ili estis en ĝojo, kaj en malĝojo. Ankaŭ nun ili estas kune, en la tagoj, de kiuj dependas tuta ilia vivo. Benata estas tiu, kies sorto influas la sorton de patrujo, digne pensis la ambasadoro. Li volis pli rapide ordoni al kuiristo kaj стольчым kaj voki Husoŭskin. Vitelius domaĝis, ke iam konsentis al peto de la poeto, kaj tial Mikola nun loĝas ne en la ambasadorejo, sed sole, kelkajn kvartalojn for de tie ĉi. Li provis imagi, kiel tiu renkontos la novaĵon: ĉu kiel kutime kaŝos emociojn aŭ permesos al ili libere montriĝi?
Tamen ĉu kapablos regi siajn sentojn li mem?
Jes, eblas nomi ilin amikoj, sed li estas reĝa ambasadoro al korto de papo, kaj Mikola estas nur lia sekretario, kiu ne lasas sian muzon nur danke al li, Vitelius. Tial inter ili, laŭ subskribita ie en animoj senvorta traktato, ĉiam estas nesuperebla limo, kiun ne eblas rompi ankaŭ nun. Eble, precipe nun.
La ambasodoro atente aŭskultis sin mem, kaj ne trovinte en la koro bezonatan trankvilecon, prokrastis la konversacion kun la poeto ĝis morgaŭ.
Super la Eternan urbon malleviĝis mola printempa mallumo.
Li malŝatis tiun ĉi preskaŭ detruitan konstruaĵon, kiu ŝajnis al li timiga abelujo, kie tempo kolektis de sia senlima kampo tion, kio iam estis vivo kun siaj revoj kaj esperoj. Li ne ŝatis veni tien ĉi, sed antikva kolumbario havis super li iun potencon, kaj de tempo al tempo, kiel nun laŭvoje al Viteliuso, Husoŭski sentis nerezisteblan deziron resti tie ĉi sola dum kelkaj minutoj.
Li iom staris sub volbo, poste eniris en malvarmetan mallumon de la unua halo, kaj sur la maldika kovrilo el sablo, kiu estis ŝutita sur ŝtonajn platojn de la planko, viciĝis post li ĉeneto de klaraj spuroj.
Malkutimaj kaj maltrankvilaj sentoj ĉirkaŭvolvis lian animon inter tiuj muroj kun centoj da mallumaj duonrondaj niĉoj, kiuj rigardis per okuloj de eterneco mem. Plej multaj niĉoj jam delonge estis malplenaj, malsupre de ĉiu blankis marmura rektangulo kun latina surskribo. Restis nur ĉirkaŭ du dekoj da urnoj kun cindro kaj samtiom da bustoj sur malaltaj postamentoj: malseveraj vizaĝoj de epikuranoj, vizaĝoj gajaj kaj viglaj, sombraj kaj maldistre-malgajaj...
Husoŭski legis nomojn de homoj, kiuj vivis dekkvin jarcentojn antaŭ li. Li legis la nomojn kun diligenta atento, kvazaŭ li esperis renkonti inter ili iun konatan, sed la blankaj rektanguloj diris al menso nur pri vaneco de homa vivo.
Husoŭski sidiĝis sar rompopeco de kolono. Li imagis al si la homon, kiu iam legos lian nomon sur moskokovrita ŝtono...
Tagoj kaj monatoj ŝutiĝas, kiel sableroj en sabla horloĝo, kaj vi ne scias kiom da ili restis al vi, sed vi scias, ke neniu returnos vian horloĝon reen. Rapidu, dum tiu maldika flueto de sablo tute ne finiĝis en sia impeta movo.
De la enirejo susuris trablovo, kaj Husoŭski vidis, kiel estis malaperantaj liaj spuroj sur sablo.
Doktoro Skarino en ĉeĥa Prago jam eldonis Biblion en la lingvo de sia popolo. Jam finis kanti malgaja koro de Vislicki, sed li sukcesis diri al mondo pri herooj de Grunvalda batalo. Sed li, Husoŭski, ĝis nun nur aspiras akiri famon per epigramoj kaj versetoj laŭ mendoj de la mecenato kaj iuj romaj moŝtuloj. Ĉu tio estas vivo inda por homo, kiu ĵuris doni sian talenton al patrujo, por glorigi ĝian riĉecon kaj heroecon kaj por priplori ĝiajn turmentojn? Li juĝis sin severe kaj kruele. Tie ĉi, antaŭ cindro de centoj da homoj, kiuj lasis post si nenion krom manpleno da polvo, alimaniere li ne povis.
Li ree aŭdis hieraŭajn malvarme-ofendajn vortojn de Franĉeska. Jes, lia nomo ne estas en heraldikaj libroj, ĝi ne estas en listo de la ambasadoraro, sed nun, en tiu ĉi templo de malesto, li estis certa pli firme ol iam ajn antaŭe, ke veran honoron homo atingas ne pro nobla sango.
En pasinta vintro sur unu el romaj pontoj li renkontis mizerulon, kiu estis mortanta pro malsato kaj malvarmo. Tiu estis eskapinta janiĉaro. Husoŭski volis savi la homan estaĵon, kiu forkuris el sanga senmemoreco, sed la eksa sultana militisto decidis morti. Aŭdinte lian rakonton, Husoŭski komprenis, ke tiu homo ne havis alian eliron.
Li ne povis silenti pri tiu sorto kaj nun ekmemoris tagojn kaj noktojn, kiam li verkis tiun poemon. Ĉio komenciĝis verdire ne ekde la renkontiĝo, sed de tiu sonĝo, kiu turmentadis lin poste. Li sonĝis sin esti janiĉaro. Estis li, kiun por ĉiam kaptis subuloj de sultano. Estis li, pri kiu veadis la patrino vestita en funebra tualeto, kaj la patro ŝutis cindron sur la kapon. Estis li, kiun kun miloj da aliaj knaboj oni devigis forgesi siajn nomojn kaj instruis al ili fremdajn lingvon kaj kredon, kaj arton mortigi homojn. Estis li, kiu post vespera preĝo falis sur fiodoran feltan mato en granda ŝafejo kaj ne povis dormiĝi pro grandega laceco. Estis li, kiu ne malsatis nur post batalo, kiam transvivinto havis krom sia ankaŭ la pilafoporcion de la mortinto. Sonĝoj interplektis kun realeco, kaj iam ŝajnis al li, ke ankaŭ li per sia jatagano kapablas trans kvardek paŝoj alfiksi homon al muro aŭ per unu tranĉo eligi el virina sino nenaskitan infanon. Ĉu eblas, multfoje li demandis sin, ĉu eblas ke venos tempo, kiam sangan imposton pagos ankaŭ lia lando, kiam ĝiajn Bazilojn kaj Janojn oni nomos Ibrahimoj kaj Muhamedoj kaj sendos por mortigi siajn proprajn patrinojn родных мацярок?
La poemo pri janiĉaro forprenis de li pecon de lia koro, sed li sciis, ke io plej ĉefa kaj plej grava en la tuta vivo, tio kio estas destinita fari nur al li — estas antaŭe. Lia estonta libro ankoraŭ estis en fuma malcerteco, sed li jam delonge vivis antaŭsentante tiun tagon, kiam vento disblovos la fumon kaj la revo iĝos samtiel klara kiel horizonto ĉe rivero Dnepro en hela aŭtuna tago. Li venis en Romon kun espero servi al la Patrujo kaj kune kun angoro pri ĝi, kun turmentaj duboj, en minutoj de malespero kaj en minutoj de ĝojo li sentis en sia animo kredon, ke li sukcesos diri sian vorton pri sia popolo kaj sia lando. Diri tiel, ke post tio la morto jam estus ne timiga.
La spuroj sur la planko jam tute malaperis. Husoŭski ekstaris kaj iris al la elirejo. Sub la volbo li sin turnis, kaj la freŝaj spuroj por momento ŝajnis al li literoj sur pura paperfolio.
Erazmo atendis ĉe la tablo en sia kabineto. Li estis en nova kaftano kun broditaj oraj ornamoj, kiuj bele videblis sur malhela veluro.
Ŝajnis al Husoŭski ke la staturo/figuro de la ambasadoro similas al tiu de la profeto Jeremio sur pentraĵoj de la Siksta kapelo. Li havis la saman profundan enpensiĝon sur la vizaĝo, la okuloj same rigardas en malproksimon. La dekstra mano firme kaj samtempe iel malgaje subtenas la mentonon. Nur en la maldekstra estas tute tera folio kun rompitaj sigeloj.
Vitelius ekvigliĝis kaj formetinte la folion seniĝis je la angora enpensiĝo. La poeto eksentis, ke okazis io malbona. Kvazaŭ leginte en la animo de Husoŭski tiujn ĉi konjektojn kaj dezirante dispeli ilin, la ambasadoro tuj post saluto ekparolis pri pentraĵo, aĉetita antaŭ nelonge, kiu okupis honoran lokon apud verkoj de Koreĝo (Antonio da Correggio, 1489–1534).
— Rigardu al Kristo kaj la pekulino. Iam tiu ĉi pentristo prilaboris дапісваў pentraĵojn de Ĝordĝone (Giorgione, 1477–1510) , sed kredu al mi, li superos la instruiston. Lia nomo estas Titiano (1488–1576). Mi volas, ke liaj verkoj venu al nia patrolando. Kiam ni revenos...
Erazmo ial ne findiris kaj deturnis siajn ial humidiĝintajn okulojn прыцьмелыя.
— Mi tralegis la «Janiĉaron», — li ŝanĝis temon. — Via liro ree donis al mi ĝuon, kaj via talento similis maturan vinberan grapolon. Nia malbondeziranto Stroccio baldaŭ traglutos sian malpuran langon. Mi klopodos, ke la poemo trafu en la manojn de Papo. Des pli nun. Kaj tiu sceno, kie la janiĉaro mortigas la patrinon... Via senso, talento kaj fantazio kreis tie veran miraklon.
— Bedaŭrinde, sinjoro, tie estas neniom da fantazio. Mi renkontis tiun homon sur ponto de Fabricio. Li estas bulgaro, proksima al ni laŭ sango. En kvinjara aĝo osmanoj forprenis lin kiel tributon. La ceteron sinjoro scias el la poemo.
— Kaj ĉu tiu estis lia patrino?
— Infanaĝe li falis de arbo kaj vundis sin. Mortante ŝi rekonis lin laŭ cikatro sur la vango.
— Ho Dio, dum kia kruela tempo vi sendis nin sur la teron!
Ili ambaŭ silentis dum kelkaj minutoj.
— Sultano Sulejmano выступіў militiris al Beogrado, — ligante la fadenon de la konversacio, diris la ambasadoro. — El Bulgarujo venas informoj, ke oni ordonis kolekti dek mil ĉaroj kun provianto por sultana armeo. Turkoj kreis novan imposton — pro la laboro, kiun iliaj dentoj faros, maĉante kristanan manĝon. Kaj tataroj intertempe prirabas limregionojn de la Reĝlando kaj Krono.
— Sed Vatikano daŭre silentas...
Husoŭski komprenis, ke la ambasadoro vokis lin ne por sciigi pri novan atakon de la sultano. Dum longaj jaroj de ilia amikeco li lernis bonege senti la internan staton de la mecenato kaj nun estis certa, ke krom la militiro, tataraj atakoj kaj sensukcesaj ĝis nun streboj de la ambasado, Erazmo estas hodiaŭ premata de io alia. Vitelius ofte diris, ke apud Husoŭski li ne sentas solecon en la fremdlando. Jen Husoŭski ne povus ripeti la samon reciproke. Tamen li ankaŭ amis Erazmon, kaj en lia koro ankaŭ aperis maltrankvilo.
Li estis tre dankema al Vitelius. Post bonfaranta Sofia, la kvara edzino de reĝo Jahajlo Ягайлы, la lando verdire ne havis mecenaton pli faman. Episkopo Vitelius zorgis pri poetoj kaj majstroj, al lia ambasado en Romo venis leteroj kun sigeloj de konataj sciencistoj de tuta Eŭropo. Italo Klareci Кларэці antaŭ nelonge dediĉis al li tradukon el Lukiano, kaj germano Barealdo el Kolonjo — sian traktaĵon pri tertremoj. Kaj ĉion ĉi tion li atingis en persista batalo kontraŭ enviantoj kaj noblaj fuŝuloj. Sed pleje Husoŭski amis Erazmon pro la en junaj jaroj donita ĵuro sincere kaj juste servi al la Duklando. Polaj aristokratoj ne povis pardoni al li ne nur lian rangaltiĝon, sed unuavice ĝuste tiun honestan servadon. Ili ne povis pardoni al Viteliuso la paroladojn en Romo kaj en Aŭsburgo, kie li gloris Grandan Duklandon, ĝiajn antaŭajn regantojn kaj eĉ ĝian lingvon. Des pli iu lerta roma presisto eldonis tiujn paroladojn en formo de aparta libro. Kontraŭ la ambasadoro jam sonis voĉoj en la pola sejmo, kaj klare eblas imagi, kia tempesto komenciĝos nun, kiam en Vatikano ekparolis pri Viteliuso kiel estonta kardinalo. Evidente, nenion bonan promesas ankaŭ la reĝaj sigloj sur la letero, kiun la mecenato legis ĵus antaŭ veno de Husoŭski.
La poeto pretis aŭdi ion malbonan kaj tial estis tre impresita, kiam Erazmo ĉirkaŭbrakumis lin je la ŝultroj kaj ekparolis pri bonaj informoj de la papa palaco.
— Ekĝoju via koro, samkiel mia pleniĝis per gajeco. Papo interesiĝis pri ĉasado en nia nordo kaj ekdeziris havi en siaj ĉambroj mumion de uro. Oni sur ĉielo finfine ekaŭdis niajn preĝojn. Ĉesu okupiĝi pri viaj epigramoj.
— Ĉu mia sinjoro volas sendi min al ĉasado? — demandis Husoŭski kun modesta rideto kaj iu malklara, sed konsolanta antaŭsento.
— Pri la ura fero klopodu Radzivilo, sed mi kun vi devas ĉasi ion pli gravan. Papo ekdeziris havi ne nur la beston — sed ankaŭ veran versan vorton pri ĝiaj moroj kaj pri la arbaroj, en kiuj ĝi loĝas. Vi ofte diris, ke via boato tro longe staras en malvigla trankvila lago. Elkonduku ĝin en maron kaj ne timu ŝtormon!
Husoŭski silentis, regante emociojn, kaj la ambasadoro daŭrigis:
— Memoru, ke post la Grunvaldo oni pri ni eksciis en la tuta mondo. Ĉiu itala moŝtulo ŝatus havi libron pri nia lando. Mi jam laciĝis pro senfinaj pridemandadoj pri gigantoj kun okuloj sur la nuko kaj pri aliaj stultaĵoj, naskitaj de malsana imagemo de malhonestaj skribaĉuloj. Ĝis kiam ili disvastigados onidirojn pri barbareco kaj sovaĝeco de niaj homoj? Ni jam delonge malkovris al si la Okcidenton, kaj jam tempas montri al homoj nin mem. Nia historio devas aparteni al historio de la tuta Eŭropo.
— Mi volas, — post paŭzo diris Erazmo, — ke vi memoru ankaŭ la vortojn de dia Danto:
Ho vi havantaj la intelektojn sanajn,
rigardu la doktrinon sin kaŝantan
sub la vualo de la versoj strangaj!
Revo de lastaj tri jaroj komencis realiĝi, sed Husoŭski ne povis plene sin doni al gajaj emocioj, ĉar sentis en vortoj de la mecenato ke li ion ne findiras.
— Hodiaŭa tago estas el inter tiuj, kiuj povas ŝanĝi la tutan vivon, — diris li. — Sed kial la gajo en la okuloj de mia sinjoro dronas en malgajeco?
La rigardoj de la poeto kaj de mecenato renkontiĝis. Ili ekvidis unu ĉe la alia duonitajn dankemon kaj maltrankvilon, kaj ili samtempe mallevis la okulojn.
— Hodiaŭ mi ricevis leteron el Krakovo. — En la voĉo de Erazmo aperis sonora noto. — La intriguloj atingis sian celon. La reĝo ordonis al ni reveni. Mi ne plu estas ambasadoro.
Vitelius sidiĝis. Liaj ŝultroj senforte malleviĝis, la masko de aplomba diplomato falis de lia vizaĝo, kiel folio deŝirita de vento. Antaŭ Husoŭskiм estis konsternita malfeliĉa homo kun senlumaj okuloj.
— Mi ne plu estas ambasadoro... — ripetis li.
— Mia sinjoro diru, kiun el gravuloj ne ronĝis sensatigebla faŭko de malbondezirantoj. Tamen en suferoj hardiĝas spirito kaj volo. Por Krakovo sinjoro ne plu estas ambasadoro, sed por Romo kaj Eŭropo li restas fama diplomato kaj ne malpli fama zorganto de muzoj.
— Ambasadoro sen ŝtato... — kun malforta rideto eĥis Vitelius.
— Reĝo kaj kortego ne estas la tuta ŝtato. Nun kiam elefantoj de Sulejmano tretas malfeliĉajn serbojn, kiam turka plago disvastiĝas pli kaj pli...
— Sapienti sat. Al saĝulo sufiĉas. Mi scias, pri kio vi volas diri, — haltis la mecenato. — Vere paŝtataro ne kulpas, ke ĝiaj paŝtistoj pli similas al lupoj. — Ree li ekprenis la gvidilon de la konversacio, kaj Husoŭski mirite ekvidis, ke ĉe la tablo sidas episkopo Vitelius, tia kia li estis ĉiam — decidema kaj preta al ajnaj kapricoj de sorto.
Mikola ĉiam enviis al volo de sia zorganto, sed tia rapido reveno de konsternita kaj premita Erazmo al lia kutima stato vekis krom envion ankaŭ ofendon: la poeto komprenis, ke sincereco en la konduto de la mecenato nun estis evidente miksita kun ruzeco. Li sciis, ke Erazmo fidas je lia helpo, sed komprenis, ke tiu pormomenta malforteco de la episkopo estis masko. Tiu eĉ nun restis diplomato kaj ludis sian rolon, kaj pro la neebleco aliri eĉ al tiu proksima animo, pro la konscio pri la limo, kiu ekzistas inter ili, konsciante ke la mendo de Papo tutegale validas, pro tiuj ĉi pensoj Husoŭski eksentis sin malkomforte kaj solece.
— Ni havas neniun elekteblecon, — diris Erazmo. — Ekde hodiaŭ ni estas elpelitoj. Ne necesas klarigi, kiom multe nun dependas de via muzo. Kaj por vi, kaj por mi, kaj por milionoj da niaj samlandanoj.
Husoŭski enpensiĝinte rigardis al la nova pentraĵo. Akra sunradio tuŝis la vizaĝon de la Savanto kaj glitis laŭ preĝe kunigitaj manoj de la pekulino.
— Plifortigu miajn malfortajn fortojn, ho la Plejalta.
La poeto volis resti sola, por ripeti la diritajn vortojn al tiu, al kiu ili estis destinitaj, sed Vitelius ne lasis lin foriri.
— Kara Nicolaus, mi konfesu, ke inter zorgoj de lastaj tagoj en mia koro enloĝiĝis ankaŭ maltrankvileco pri tio, pri kio ni ambaŭ ĝis nun silentis. Min zorgigas viaj amaferoj.
— Mi... — з выклікам ekscitiĝe ekis Husoŭski.
— Ambasadoro ех officio [laŭ posteno] devas scii ĉion, kio koncernas lian sekretarion, — rapide diris Erazmo, por helpi ĉu al la poeto aŭ al si mem. — Kaj mi estas ne nur ambasadoro sed ankaŭ mecenato. Mi estas amiko. Mi scias la nomon de via amatino. Tiu virino neniam transpaŝos la antaŭjuĝon, kontraŭ kiu ni batalas dum tuta vivo...
— Ŝi estas for de Romo. Mi vidos ŝin plej frue post duonjaro, — diris Husoŭski, por pli rapide ĉesi tiun malagrablan temon, kaj la mecenato malkaŝe gajiĝis.
— Mi scias, ke vi skribis al ŝi, kaj mi konjektas, kion ŝi respondis al vi. La disiĝo estu balzamo por viaj vundoj. Memoru, en viaj manoj nun estas sorto ne nur via.
Vitelius aliris por adiaŭi, kaj kiam li neforte premis la ŝultron de Husouski, tiu malgraŭ ĵusaj impresoj eksentis kompaton al la mecenato. Subite li plejplene komprenis, kiom interplektiĝis iliaj sortoj, kaj en tiu momento li ree ekvidis la vicon de paŝoj sur sablo de la kolumbario.
Nun ĉesigu spiron kaj senmoviĝu, por ne kraku sub la piedo seka branĉeto. La enamiĝinta kantanto kantas per mallongaj triloj, ne pli daŭraj ol tri batoj de koro, kaj en tiuj ĉi momentoj ĝi aŭdas nenion — eblas eĉ per kanono pafi. Tri korbatoj — tri impetaj paŝoj, kaj la kanto mutiĝas, kaj ĉasisto senmoviĝas kun unu piedo en aero — li ne havis tempon por surterigi ĝin. Ja se estus eĉ unu maldiskreta movo, unu maltrankvila spiro, kaj la ruĝbrova kantanto, svingante per la flugiloj, malaperos en arbara densejo. Ŝajnas la paŭzo daŭras senfine, sed jen la urogalo ree ekvoĉas. Tri paŝoj, avelbranĉeto preskaŭ elpikis la okulon, kaj ree senmoviĝo. Matena malvarmeco penetras sub la світу, la aero estas kvazaŭ malvarma adstringa vino.Pluaj tri paŝoj. «Ĝi estas mia! Mia!» — ekscitiĝas la animo pro ĉasista feliĉo.
La sento estis tiom akra, ke li vekiĝas. Matenas. Estante ankoraŭ en sonĝnebuleco Husoŭski vidas super la lito kartoĉujonладунку el felo de melo. Tra la franĝo malklare lumas forĝitaj rimenoj. La korpo ĝis nun memoras, kiel la kartoĉujo agrable pezas ĉe la ŝultro, kaj por la rememoro estu pli plena, li por momento fermas la okulojn.
Sur la blanka muro dekstre de fenestro pendas skite kurbigita pafarko alta samkiel la ĉasisto. La tenilo Кібіць estas ornamita абкладзена per ostplatetoj kun imagoj de tarpanoj (malgrandaj sovaĝaj ĉevaloj). La kordo jam delonge estas malstreĉita, sed foje kiel ekzemple nun oni tre deziras preni la pafarkon, streĉigi ĝis sonorado kaj eksenti vipfrapon je leda brakŝirmilo. Iam li kapablis je cent paŝoj trafi kverkan trunkon kaj per dekdu sagoj ĝuste desegni sesfinan krucon.
Li provas diveni la sonĝon. Ho, kiel bonus manĝi nun urogalaĵon gratenitan sur braĝoj! Hieraŭ estis por li tute malprofita tago: pensoj estis kvazaŭ ŝtonoj en крушні, kaj li surpaperigis nur du malvivajn liniojn, kaj ĉiu ĉasisto el la Duklando scias, ke viando de urogalo nutras ne nur korpon, sed pleje la racion; ja vere oni diras: urogalon manĝu — estos penso saĝa.
Apud la fenestro ĉe tablo en sagujo kuŝas dekduo da longaj sagoj kun cignaj plumoj. Tiaj samaj plumoj estas sur la tablo, apud libroj, kandelo kaj sabla horloĝo. Sur muro sub simpla ikono de Dipatrino pendas arbalesto, plurfoje ŝmirita per sango el etfingro — por bonŝancu.
La sopiro pri juneco en arbaro ĉiam vivis en li, samkiel dum seka tempo sub musko kaj шыгавіннем vivas грыбніца. Ĉi-jare la sopiro venadis al li precipe ofte, sed li renkontadis ĝin kun ĝojo, ĉar kune kun ĝi reviviĝis kaj ĉirkaŭigis lin forgesitaj sonoj kaj odooroj, kaj li sentis en sia ĉambro zumadon de multjarcentaj arbaroj. Li fordonadis al la rememoroj sin tutan, kaj venadis stato kiam malaperadis muroj, malaperadis камяніцы kaj voĉoj de la Eterna urbo, malaperadis Tibero kaj разлогія branĉaroj de pinioj, kaj li vidis pacan gregon de uroj sur la transa bordo de Nemano. Poste li apenaŭ kredis, ke tiuj ĉi glataj latinlingvajn liniojn skribis sur papero lia mano, sed ne ies alia, nevidebla mano, ke ili estis kreitaj per ordinara inko el fulgo kaj nuksoj, sed ne per iu magia substanco.
Tamen venadis ankaŭ multaj aliaj tagoj, kiel estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. Tiaj kiam liaj vagadoj laŭ romaj stratoj kaj placoj konstante venigis lin sur Apia vojo kaj kondukis al tombejo de Cecilia Metella, kiu estis parenco de tiu Kraso , kiu krucigis tie ĉi milojn da malhumilaj sklavoj. Antaŭ nelonge li komprenis, per kio logas lin tiu ĉi cilindroforma konstruaĵo situanta inter malfortaj arbetoj kaj arbustoj: ĝia konturo similis al Kamjaneckaja turo Камянецкай.
Vitelius jam kvaran monaton vojaĝis tra Italujo, kaj Mikolo verkis kaj ĝuis sian solecon.
Tra mallarĝaj vitroj de alta fenestro pli kaj pli persiste eniras matena lumo. Nun videblas figuroj de la bestoj sur la pafarka tenilo, kaj sur la muro kontraŭ la lito riveliĝis el mallumo tri pendantaj gravuraĵoj. Foje li dum kelkaj horoj staradis antaŭ ili, ravita de ilia mistera, harmonia mondo. La maldekstra gravuraĵo, kie estis helaj vizaĝoj de Adamo kaj Eva, sunlumitaj, plenaj de birdoj kaj bestoj edena ĝardeno, tremigis la animon pro iu malklara ĝojeco. Tie ĉi ĉio spiris beatecon kaj kvietecon, kaj la okuloj mem rezignis rimarki katon kiu jam tenis en dentoj kaptitan muson, kaj strigon kiu aranĝis neston en вадаліве de vivo. Sed la ĝojeco rapide velkis, ĉar sur la meza gravuraĵo estis sennombraj nudaj homoj kaj bestoj, ilia senĉesa kurado ĉirkaŭ enigma азярыныlago, fantasmagoriaj kreaĵoj kiuj duone estis meĥanismoj — tio naskis en la koro plej makabrajn antaŭsentojn. Kaj finfine la animo estis kaptita de inferaj monstroj de la dekstra gravuraĵo. Tie ĉi regis teruro, morto kaj suferoj, plejverŝajne de ĉiuj eblaj formoj. La malgranda gravuraĵo ŝajnis esti senlima. Apenaŭ Няхай videblaj, tamen sur ĝi estis kaj blanka sultana tendo, janiĉaroj konstruis piramidon el homaj kapoj, kaj freneza maljunulino vagis laŭ vilaĝo bruligita de tataroj...
Tio ĉi estis donaco de la mecenato, kopiaĵo de triptiko de nederlanda majstro Hieronimo Bosĥo. Ĉu genio aŭ frenezulo estis tiu homo, kiu sukcesis meti sur unu pentraĵo la tutan sangan ĥaoson de tiu ĉi mondo? — ofte demandis sin mem Husoŭski. Tamen eble, la mondo delonge perdis racion, kaj la pentristo nur montris tion ĉi al homoj?
Sed nun la poeto estis kaptita de aliaj pensoj, ĉar sonĝo pri la patrino ne povis aŭguri malbonon.
Matenmanĝis li, kiel kutime, en taberno ĉe ponto de Fabricio, kie matene oni proponis freŝan fiŝon kaj pokalon de malmultekosta vino. Necesis reveni al la tablo kaj papero. La sonĝo promesis al li sukcesan tagon, sed Husoŭski neatendite por si mem direktiĝis laŭ strato al Koliseo.
Трохповісная arkado de amfiteatro renkontis lin per silenteco kaj malpleneco. Iam en la unuaj tagoj kaj monatoj de lia ĉeesto en la Eterna urbo, li ofte venadis tien ĉi. Sufiĉis nur fermi la okulojn kaj malforte premi per fingroj la palpebrojn, kaj la senhoma amfiteatro tute pleniĝis per zumado de dekmiloj da voĉoj. Li estis jen spektanto, jen unu el la malfeliĉuloj, kiuj turninte al la imperatora loĝio, levis glavojn super la kapo la kapon kaj kriis al la cezaro siajn malgajajn salutvortojn.
Sed ĉi-matene lin kondukis tien ĉi vekita de sonĝo sento de ia atendado.
La memoro ebligis al li skribi sen plumoj kaj papero. Duonferminte la okulojn li ripetis la lastan strofon, kiu sonis en liaj pensoj samtempe en la latina kaj belarusa. La poemo ĝis nun ne havis nomon, sed fojfoje, kiel iriza truto en puraj nemanaj ondojдоплывах, en lia konscio jam naĝadis: «Carmen de bisonte» — «Kanto pri uro».
Husoŭski enprofundiĝis en laboron kaj ne tuj rimarkis homon, kiu aperis en kontraŭa flanko de la areno. Tiu estis junulo vestita kiel studento kun brodita sako sur ŝultro. Li demetis ne tre plenan sakon, elprenis panpecon kaj enŝovis ĝin al siaj junaj dentoj. Satiĝinte la studento sternis sur la ŝtonan benkon sian trouzitan фаляндышавы mantelon kaj kun plezuro etendiĝis je tuta sia nemalgranda alteco.
En tiu ĉi momento Husoŭski finfine rimarkis la junulon. Tamen li rimarkis ankaŭ ion alian: iom pli alte ol la studento inter benkoj de la amfiteatro ŝteleme aperis kaj tuj kaŝiĝis iu figuro en ĉifonvesto. La studento metis la sakon sub la kapon, kaj evidente dormiĝis, kaj la ĉifonulo plu ne videblis. Subite la sperta okulo de ĉasisto ekvidis, ke malpost ŝtono aperis kaj poiome alproksimiĝis al la sako longa bastono kun kroĉilo ĉe la fino. Husoŭski ekkriis, la junulo leviĝis sed estis jam malfrue: la ŝtelisto forkuregis kun la sako. Lerte transsaltante la benkojn li kuris ĝuste al Husoŭski, kvazaŭ kun intenco ĉi tie trovi savon. La studento impetis post li per grandaj saltoj kaj ŝajnis ke la ĉifonulo trapis en seneliran staton. Tamen kiam inter li kaj la poeto restis nur duoncento da paŝoj kaj la studento jam preskaŭ kaptis la ŝteliston je каршэньkolumo, tiu sin ĵetis flanken kaj plonĝis en niĉon kaj kvazaŭ sub teron malaperis. Kiam Husoŭski, riproĉante sin pro stultecoнякемнасць, aliris alZelva — «Etikon» kaj «MetafizikoМетафізіку» Арыстоцеля. Romo зусім убаку ад дарогі, але ён, Васіль, зрабіў калена, каб на la nigra faŭko de la niĉo, malfacile spiranta kaj ŝvitanta studento jam elrampis el tie, certe kompreninte ke lia havaĵo malaperis en tiu galerio por ĉiam.
— Кадук на яго! — blasfemis li kaj forviŝinte de la frunto ŝviton, salutis latinlingve.
Pro subiteco Husoŭski eĉ ne respondis al la salutvortoj.
— Кадук на яго! — kontente ripetis li belarusan blasfemon kaj ĉirkaŭbrakumis konsternitan studenton. — Кадук на яго!
Ne, ne vane venis al li tiu sonĝo. Oni ne ĉiutage renkontas en Romo homon el Granda Duklando, des pli el urbo Njasviĵo.
Longkrura, helhara kaj verdokula studento respondis al pridemandado gaje kaj kun ruzeta rideto:
— Mi ne pereos! En Njasviĵo homoj estas prestiĝaj: ni tretas pajlon — kaj havas najlon, ni stokas fojnon — jen flanoj en forno. Tamen mi domaĝas la librojn.
Li ordigis distaŭzitajn dum kurado harojn, kliniĝis al la truo, de kiu sentiĝis malvarmo kaj konke kunpreminte la manplatojn, ekkriis:
— Hej vi, sinjoro ornitorinko! Panon vi manĝu, la ĉemizon vestu, sed la librojn portu morgaŭ tien ĉi kaj lasu ĉe la unua ŝtupo. Tiam Dio pardonos al vi vian pekon!
La subteraĵo resonis per moka ridego. La itala (aŭ latina?) lingvo ne sufiĉis al la studento, tial li ĵetis en la mallumon jam sialingve:
— Diabloj rostu vin tiom da tagoj, kiom da vortoj estas en tiuj libroj!
Vasilo — tiel nomiĝis la studento — ricevis en Krakovo bakalaŭron kaj nun iris por lerni en Paduon, kie ankaŭ povis studi ortodoksuloj. Ĉi jare tie prelegis du magistroj-belarusoj: Jano el Polacak — «Leterojn» de Cicerono, kaj Martino el Zelva — «Etikon» kaj «Metafizikon» de Aristotelo. Romo estis preter la vojo, sed Vasilo deiris flanken por propraokule vidi la Eternan urbon.
Husoŭski rememoris la junaĝon. Ĉu severe plenumas statutojn la nunaj studentoj? Ĉu vere ili parolas en lernejo nur latinlingve? Ĉu instruas ĝis nun en Jahelona аlma mater la doktoro pri medicino kaj liberaj artoj Mateo el Vilno?
La doktoro Mateo, volonte rakontas la bakalaŭro, estas elektita kiel rektoro de Siena universitato Сіенскага. La statutoj estas miriga inventaĵo, ĉar sen ili estus nenia plezuro ilin malobei. Kio pri la latina lingvo, ĉiam ekzistas kelkaj ventkapuloj, kiuj pro aldona groŝoj forlasos ne nur patrinan lingvon, sed eĉ patrinon mem. Ili ja iĝas spionoj-denuncantoj. Estis en ilia klaso tia Marko el Mosti, havu li sep aknojn sur la lango. Li mem ankoraŭ ne scipovis kaĉon peti latinlingve, sed jam raportis pri samlandanoj, ke ili malestimas la statuton kaj parolas krom la latinon ankaŭ sian lingvon. Li tiom korojn ronĝis, ke la studentoj iu-nokte metis lin en sakon kaj pugno-kalkulis liajn ripojn, ili verdiktis dronigi lin en rivero. Ili trenis lin laŭ stratoj, levis kaj ĵetis anstataŭ Vistulo en flakon apud la lernejo. Da akvo estis tie nur ĝis kata kalkano Вады там кату па пяту, sed al Marko tio sufiĉis. Kiam ili ellasis lin el la sako, li райскія шаты славіць, kaj la juĝistojn siajn li nomis nur per titolo sinjoroj anĝeloj.
La ambaŭ ridegis ĝislarme. Eble unuafoje en la vivo Husoŭski bedaŭris, ke li ne havas filon.
Ili ĝis krepuskoj promenis kune laŭ Romo. La poeto ne domaĝis tiun longan someran tagon. Tiu ĉi gaja dudekjaraĝa junulo, kiu trapaŝis duonon de Eŭropo, estis vivanta rememoro, ke lia lando vivas, strebas al scienco, ke sonas ĝia lingvo, en kiu jam estas presitaj libroj.
Vespere ili duope — kvazaŭ patro kaj filo, momente imagis la poeto, — sidis en lia ĉambro kun kruĉo de juna vino prenita el taberno, ĝi ne ebriigis, ĝi nur igis ĉiujn aĵojn pli klaraj kaj gravaj, kvazaŭ rivelante ilian veran esencon. Sabla horloĝo, du kungluitaj per vakso kun сіткам, plu ne estis nur horloĝo, sed iĝis simbolo de tempo. Simboloj iĝis ankaŭ ĉio alia: pafarko, akrigita cignoplumo, blanka paperfolio...
Evidentiĝis, ke krakovaj studentoj ĝis nun memoros epigramojn de Husoŭski. Pro unu el ili, verkita pri la rektoro mem, li devis adiaŭi al la universiteto kaj serĉi defendon de Erazmo Vitelius, kiu tiutempe jam estis episkopo плоцкім kaj revis krei en nordo de Krono centron de scienco kaj arto, egalan al malproksima Paduo.
Silentinte, li demandis la junulon pri la gepatroj. La patrino restis kun lia fratino en Njasviĵo, la domo situas tuj apud bazaro. La patro, diakono Miĥej, estis helpanto de Miĥalo Hlinski dum la batalo ĉe Klecko. En tiu glora tago, kiam la militistoj de la Duklando kaptis kvar mil tatarojn kaj reliberigis kvardek mil de kaptitaj virinoj kaj infanoj, juna Vasilo orfiĝis.
Husoŭski prenis de la tablo libron:
— Ac albos belli celebres virtute Ruthenos...
— Belarusoj, celebritaj pro la braveco dum milito... — tradukis Vasilo. — «Prusa milito» de Jan el Vislico.
— Jes. Gloron de Hrunvaldo jam malhelis en ombro, sed li heligis ĝin per lumo de sia talento. Por konservi nian historion al posteuloj, malmultas skribi ĝin en kronikoj. Necesas ĝin cizeli ĝin en poetikaj linioj.
— La duan parton mi memoras parkere, — diris la bakalaŭro. — La tutan priskribon de la batalo.
Takte svingante per mano, Vasilo ekdeklamis. Duko Vitaŭto pli rapide ol vento rajdis al Jahajlo, kiu komencis la batalon per preĝo. Tataraj rajdantoj streĉis pafarkojn kaj pelis ĉevalojn galope. Hajlo de mortigaj sagoj batis en kirasojn, kaj rompiĝis vicoj de fieraj teŭtonoj. Kiel nevenkeblaj gigantoj litvanoj iris antaŭen. Pro sagoj kaj lancoj malhelis la ĉielo...
La vizaĝo de la junulo ekhavis militeman mienon. Li domaĝas, ke li vivas cent jarojn pli malfrue, pensis Husoŭski. Certe, la junulo mem volus pendi barbojn kaj flagojn de krucistoj sur kupoloj de Vilno kaj Krakovo. Kiom varmiĝus la koro de Vislicki mem, se tiu ekvidus tiun ĉi junulon...
— Vitaŭton la homoj nomis Tondro de milito, — diris Husoŭski, kiam tiu finis. — Li eĉ tatarojn obeigis. La duko Vitaŭto defendis nian landon de militatakoj, sed nunaj regantoj donas ĝin al humiligoj...
Dum momento ili, kunigitaj per la samaj pensoj, sidis silente.
— De estimataj homoj, — ekdiris Vasilo, — mi aŭdis, ke vi honora poeto, plenumante volon de la papo, verkas poemon pri ĉasado je uro...
— Vi povas kredi al tiuj homoj.
— Mi tre volas aŭdi almenaŭ kelkajn liniojn... Ili rememorigu al ni pri niaj arbaregoj.
— La tempo nun estas tia, ke ĝi ne favoras al sentimentaleco kaj kortuŝeco. Ĉiu devas pensi, kiel helpi al la Patrolando.
La junulo atendis. En la ĉielo aperis luno, kaj en ĝia oliva lumo Husoŭski ekdeklamis:
[TODO]
Летам заўсёды занятыя ў кровапраліццях
Войнаў усобных, якім ні канца, ні пачатку,
Ратнікі нашы з Піліпаўкі аж па Грамніцы
Маюць аддуху ў лясах — паляванне на звера.
Мабыць, свой звычай і Марс пераняў у ліцьвінаў
І ў адпачынак мячы гартаваць на марозах.
Войны! Злачынная справа — вайна выклікае
Гнеў мой, і слёзы, і боль. Без падтрымкі, бясконца
Войны вядзём мы адзін на адзін за свяшчэнны
Братні саюз хрысціянства з навалай з усходу.
Вораг страшэнны адольвае нас і зламысна
Рэжа пад корань наш род і вучэнне Хрыстова
У душах народаў на ўсіх заняволеных землях.
Ён, спадцішка ўварваўшыся ў нашы ўладанні,
Цэламу свету нахабна сцвярджае: ваюю
Не за прастору сабе, а за лад у прасторы.
З верай сваёй ён ідзе і ў імя нам чужацкага бога
Лад свой агнём і мячом усталёўвае ў землях
Іншага веравызнання і іншых парадкаў.
Там, дзе арда саранчой прапаўзе, застануцца
Толькі асмолкі ды печышчы, попел ды косці,
Зграі варон ды чароды сабак адзічэлых.
Бог барані, калі нас перамогуць прышэльцы,
Лепш ужо смерць нам усім без пары, чым такая
Доля — жыццё пад'ярэмнае ў чорнай няволі...
Vasilo impete ekstaris.
— Malicaj langoj diris, ke Erazmo Vitelius kaj lia sekretario rezignis de la Patrolando kaj serĉas famon kaj omaĝon en Vatikano. Nun mi scias, kiom veras tiuj diraĵoj. Ĉio atestas pri tio, ke la aŭtoron de la poemo atendas eŭropa gloro.
— Per viaj lipoj parolas juneco, — ĉesigis lin Husoŭski.
— Ne. Doktoro Skarina semas edukon inter nia popolo, sed ne malpli grava estas semi en mondo la veron pri nia lando kaj ĝiaj malfeliĉoj.
— Kiuj libroj estis en via sako? — la poeto ŝanĝis la temon.
— «Pordo de Aristotelo» kaj Psalmaro de Skarino kun Ekleziasto.
Metinte la dekstran manon al la koro, Husoŭski donis al la bakalaŭro la libron, kun kiu li neniam disiĝis jam dum kvar jaroj. Tio estis Psalmaro, la unua presita libro, en kiu sonis viva vorto de ilia popolo. Defendanto de junuloj kaj gajo, al maljunuloj konsolo kaj kanto, al virinoj dia preĝo kaj beleco, al infanoj malgrandaj komencon de ajna bona lernado, al viroj fortan firmecon. Ŝajnis, ke la antaŭvorton legas Skarino mem, ke lia spirito estas ie tie ĉi, kun ili...
Ili longe ne enlitiĝis. En ogiva fenestro videblis luno, kaj ĝi memorigis al ili ambaŭ maturan pomon el ĝardenoj de malproksima patrolando.
Fine de septembro, kiam en varmeco de roma somero eksenteblis spiro de aŭtuno, kiu promesis al malprofunda Tibero jam baldaŭajn pluvojn, Erazmo Vitelius revenis el vojaĝo al Florenco kaj Paremo. Vespere la poeto kaj mecenato jam konversaciis en riĉa librejo de la ambasadoro, kiun enviis eĉ kardinaloj. La sola ornamaĵo de la librejo estis tapeto kun bildo de Danto kaj Vergilio, kaj kun mirinda ora-blua perspektivo. La tutan restan spacon de la muroj okupis presitaj kaj manskribitaj libroj. Inter latino de teologiaj kaj jursciencaj traktatoj, inter libroj de humanistoj kaj antikvaj aŭtoroj tie ĉi eblis renkonti kirilskribon de analoj kaj eldonoj de malfavorata Fiolo. Estis tie ĉi ankaŭ poemo pri militiro de duko Igoro kontraŭ turkaj nomadoj полаўцаў, kiun Husoŭski ŝatis de tempo al tempo relegi, kaj ĉiam li rimarkis similecojn inter Vitaŭto kaj Vseslavo la Sorĉisto, duko de Polacko.
Gaja pro la renkontiĝo, Vitelius kun majstreco de vera spertulo rakontis pri freskoj de Koreĝo, ravante pro svelteco kaj malpezeco de пуццы* en parmaj temploj. Foje li ĵetis rigardon al aro de paperfolioj skribitaj per konata skribmaniero, apud kiuj sur la tablo kuŝis «Dekamerono». Tiun ĉi najbarecon Erazmo opiniis bona signo, kaj li jam antaŭĝuis la minutojn, kiam li legos la unuajn liniojn de la poemo.
En tia humoro li rememoris la vojaĝon kun sincera plezuro.
Imagu al vi, ke en preĝejo de sankta Jano anĝeloj ŝvebas tiom facile, ke la kupolo malaperas kaj iĝas ĉielo. La peniko de majstro naskas miraklon, egalan al dia. Ĉu vi iam pensis, ke Dio ĝuste en genioj plej plene montras sin kaj memorigas al ni pri sia ĉiopoveco?
La pensojn de Vitelius ĉesigis apero de servanto.
— Iu homo petas vian aŭdiencon. Li nomis sin turka komercisto.
Vitelius kaj Husoŭski interŝanĝis mirigitajn rigardojn.
— Li eniru, — diris Erazmo. — Ni aŭskultos lin.
Malalta turko, kiu pro granda blua turbano aspektis kvazaŭ nano, klinis sin en profunda riverenco.
— TODO: Padiŝaĥ ĥim ĉok jaŝ sana! Vivu sultano! — ripetis li itallingve. — Alaho daŭrigu lian ombron sur tero!
— Ni salutas vin, komercisto, — respondis Vitelius en Latino.
— Apartaĵoj de mia afero, — la turko facile ekparolis latine, — devigas min peti vin ke ni konversaciu nur duope.
— Tiu estas mia sekretario kaj amiko, — pensinte dum momento, respondis Erazmo.
La turko ankaŭ enpensiĝis por minuto, per fingroj ĉifis longajn manikojn de verda ĥalato, kaj brilinte per siaj nigraj okuloj, konsente kapklinis.
— Min sendis la падзішах sultano mem, reganto de la mondo, de luno kaj suno...
— Ĉu reganto de la mondo? — moke demandis la ambasadoro. — Ŝajnas al mi, ke en Romo regas aliaj homoj.
— Pri ĉio estas volo de Alaho На ўсё воля Алаха, — neniom konfuziĝis la blua turbano. — Antaŭ nelonge vortoj similajn al viajn, estis dirataj en Beogrado. Kaj nun muezinoj gloras de beogradaj muroj la nomon de Alaho kaj la plenumanton de lia volo sur tero sultanon Sulejmanon, ĉielo longigu liajn feliĉajn tagojn. Kie paŝas turka ĉevalo, tie herbo plu neniam kreskos. La reĝo de hungaroj ne havas forton iri kontraŭ Porto . La franca reĝo atakis Italujon. Venecio ne malamikos kun ni, kaj la imperatoro devas batali kontraŭ Lutero. Lutero ja ridas pri tiuj, kiuj kolektas forton por batali kontraŭ la Alta Porto. Li estas saĝa homo, via Lutero. Li instruas, ke la ĉielo sendis otomanojn, por puni pekajn kristanojn, kaj do tiu kiu batalas kontraŭ ni, tiu kontraŭas al sia Dio.
— Tiu saĝulo iras laŭ glita vojo, — diris Husoŭski, kaj la turko pikis lin per kolero rigardo, evidente bedaŭrante, ke ekparolis en ĉeesto de tiu ĉi sagaca дападкім sekretario.
— Kaj kiu vojo venigis vin? — malpacience demandis Vitelius. Lian animon jam pikis konjekto.
— Kiu venas kun bono, al tiu estas pli bone, — eviteme respondis la bluturbanulo per vortoj el Korano.
— Kaj kiu venas kun malbono, tijun oni metas en fajron, — diris Vitelius.
— Estimata ambasadoro legas Koranon! — sincere aŭ ŝajne mirigita levis la manojn la vizitanto. — Vere la ĉiopova Alaho amas homojn de altaj pensoj. Pliheligu li viajn korojn.
La turko tre hejmece per siaj mallongaj kruretoj ĉirkaŭkuris la librejon, enrigardis malantaŭ la bretojn kaj eĉ malferminte la pordojn ĵetis rigardon en antaŭĉambron.
Post tiu ĉi kurado li revenis sur la antaŭan lokon kaj fiksigis la manojn sur sia rondeca ventreto.
— Estimata ambasadoro, Alaho kalkulu liajn tagojn, havas grandajn meritojn. Famo pri ili transflugis maron kaj atingis la orelojn de la sultano mem, kies saĝeco ĉirkaŭas la teron kaj falas kiel ora kaj arĝenta pluvoj. — La turko ekparolis pli mallaŭte. — Al Alaho estus bone, se la estimata ambasadoro transirus servi al la Alta Porto. La sultano malavare rekompencas al siaj amikoj. Sekretario de sinjoro ambasadoro ankaŭ ricevos sian parton, — aldonis li, tamburante per la fingroj sur la ventro.
— Mi havas monarĥon, kies interesojn mi defendas, — malrapide respondis Erazmo.
— Kiu li estas? — sincere miriĝis la blua turbano.
— La reĝo pola kaj granda duko litva Sigismundo, — superante sin, malfacile diris Vitelius.
— Sultano pritaksos la servon de sinjoro ambasadoro je dek fojoj pli kare.
— Ne ĉio en la mondo estas aĉetebla.
— Ĉu ne ĉio? — ekdubis la turko. — Kio ja ne aĉeteblas?
— La lando, kiu nomiĝas Patrujo, — abrupte diris Erazmo .
La turko, malsupren levinte la kapon kun longa maldika barbo, ekridegis:
— Patrujo? O-ho-ho! Ĉu sinjoro ambasadoro pensas, ke en palaco de sultano oni ne scias, kiun ordonon sinjoro ambasadoro ricevis de la reĝo?
Vitelius estis frapita de nigra koler'ondo. Li vere povas bone servi al sultano, li povas venĝi pro sia malgloro. Kontentigita turko silente atendis, certe komprenanto, kio nun okazas en la animo de Erazmo.
Kaj subite la ambasadoro renkontis pezan, demandan kaj samtempe rideman rigardon de Husoŭski. Tio ĉi estis muro. Tio ĉi estis saviĝo.
— Mi pensis, vi estas ambasadoro, sed vi reale estas komercisto, — kun klara malfaciliĝo diris Vitelius.
— Ni atendos, — respondis la turko, pace observante multkoloran tapeton. — Ni atendos, ĉar estas dirite en Korano: homo estas farita pro hastemo.
Du viroj malgaje silentis.
— Nome de Alaho mizerikorda kaj karitata! — ree malalte klininte, kantis la blua turbano. — Gloron al li, la reganto de la mondo kaj reĝo de bestoj en la tago de lasta juĝo. Gvidu li nin laŭ vojo simpla, laŭ vojo de tiuj al kiuj donacis li sian favoron. Gvidu li nin laŭ vojo de feliĉuloj, sed ne laŭ vojo de tiuj sur kiujn falos de ĉieloj kolero lia, — minace finis la turko.
En tiaj frostetaj tagoj, kia estas hodiaŭ, kiam pluvo malpermesis rajdi kelkajn kutimajn mejlojn laŭ roma ĉirkaŭaĵo, Vitelius anstataŭis ĉevalpromenon per meditoj en sia kabineto. La ambasadoro ŝatis tiajn horojn de soleco, kiam penso facile transportis lin en ajnan urbon, en ajnan lokon de la ekumeno.
Finiĝas la jaro 1521 de la enkorpiĝo Dia. Tra Eŭropo rampas onidiroj pri alveno de nova inundo, kaj kredemaj homoj jam konstruas ontajn arkeojn. Vasaloj de otomanoj ree elkuris el krimeaj limoj, dezertigis Belskan kaj Ĥolminskan regionojn, venkis polojn apud Sokol. Kaj la reĝo Sigismundo ree diris dum sejmo pri li mallaŭdajn vortojn, ripetante, ke Vitelius avidas profiton ne al la ŝtato, sed al si mem. Kial do profiton al Krono kaj Duklando ne serĉas la reĝo? Ĉu li atendas, ĝis sultana tendo aperas sur montetoj ĉe Krakovo?..
Pluvo obstine akvumas pavimitan korton, trans seka foliaro de grimpema vinbero ĝi falas sur platoj de la galereo.
La franca kaj hispana reĝoj militas por domini en Eŭropo. Porto fariĝas aliancano de kristana Francujo. En Istanbulo okazis io nekredebla: filino de iu рагацінскага pastro iĝis edzino de sultano. Vendita de tataroj en sklavecon junulino ne perdiĝis inter multego da odaliskoj, sed trafis en kvaropon da permisitaj de Alaho laŭleĝaj edzinoj de sultano. Venecianoj jam asertas, ke ŝi estas baŝ-kaduna, la plej ŝatata edzino...
Vento susuras per sekigitaj vinberaj trunketoj.
Konkistadoroj ruinigas antikvajn ŝtatojn de Nova Hindujo. Duan jaron navigas ie karaveloj de tiu portugalo Magelano, kiu intencas atingi Malukajn insulojn laŭ okcidenta vojo. Se li sukcesos, do antikvaj saĝuloj ne eraris kaj la Tero vere estas ronda...
Iam en tiaj minutoj, brakumante per rigardo la mondon, Vitelius konsente sentis certan fortecon de sia saĝo. Li provis trovi en si tiun ĉi gajecon ankaŭ nun, sed ĝi forestis. Anstataŭe li trovis nur bone de aliuloj kaŝitajn dubon kaj konsternon.
La papo jam lasas al si preskaŭ neniun. Hieraŭ la ambasadoro parolis kun la papa kuracisto: pulso de la malsanulo, kaj ankaŭ la odoro kaj koloro de la urino indikas la plej malbonan. La papon nun zorgigas baldaŭa renkontiĝo kun la Ĉiopova, sed ne ĉasado en nordaj arbaregoj nek la poemo, kiun Vitelius intencis alporti al li en Kristnasko. En la antaŭĉambro, apud biblioteko, staras jam nebezonata ŝika mumioчучала de uro, kiun li jam hodiaŭ ordonos forpreni de vido. Se eblus tiom facile forigi de la animo neefektivigitajn esperojn! La heredanto de sankta Petro mortas, kaj kun li estiginĝas ankaŭ la esperoj pri la kardinala ĉapo, pri sukceso de la ambasadora misio, pri tio, ke lia nomo restos en memoro de ontaj generacioj.
Erazmo rememoris kiel li parolis kun Husoŭski, leginte la unuan duonon de la «Kanto». La ambasadoro tiam konfesis al si, ke unuavice fervoras ke la poemo plaĉu al la papo. Tamen li unue estis diplomato, ambasadoro, kaj nur due li estis mecenato. Kaj jun nun, kiam la «Kanto pri uro» estas preta, la papo kuŝas sur la dia lito, li ekhontis tiun konversacion.
Komence li malavare laŭdis senriproĉan metrikon de la poemo, diris pri freŝeco kaj belsoneco de versoj.
— La arbaregon, ĉasantojn kaj dukon Vitaŭton pentris granda majstro, — sincere raviĝis li. — Vi faris preskaŭ maleblan. Vi sendas svarmon de sagoj kontraŭ malvirtoj de socio, via poemo fariĝas politika traktato tamen ĝi restas alta poezio. Via vundita uro — estas bonega alegorio pri la Patrujo, montro de ĝia sorto kaj simbolo de ĝia gloro.
Husoŭski aŭskultis, neniel montrante siajn sentojn. Dum la somero li videble ŝanĝiĝis. La okuloj ne perdis siajn vivecon kaj akrecon, sed ili kvazaŭ senkoloriĝis kaj fariĝis suferantaj. Larĝaj ŝultroj, kiel antaŭe pensigis pri fortego, sed ili kurbiĝis, kvazaŭ li tagon post tago tenis per ili iun grandan pezaĵon. Vitelius memoris la senton, kiu tuŝis tiam lian koron. Li sciis, ke en Romon revenis Franĉeska. Vitelius deziris konsoli Husoŭski-n, preni parton de ties pezaĵo sur siajn ŝultrojn, sed li sciis, ke ĝuste la turmentoj sed ne anim'ekvilibro povas enspiri en verson en pentraĵon aŭ en melodion tiun ĉi dian substancon, kiu faras ilin senmortaj. Anstataŭ konsolvortoj sonis aliaj.
— Mi hipokritus, — diris li, — se mi silentus pri tio kion rifuzas akcepti miaj koro kaj cerbo. Vi skribas pri elprovoj de sorĉistoj per akvo, pri viando de urogalo kaj aliaj paganaj moroj kaj superstiĉojі. Ĉu aldonos tio estimon al nia lando?
— Ĉu mia sinjoro opinias, ke similaj sovaĝaj ritoj plaĉas al mi? — respondis Husoŭski. — Sed la moroj distingas unu popolon de alia. Plej bonaj el ili estas la sama sanktaĵo kiel lingvo kaj libereco. Ĉu ni trovas en antikvaj moroj iujn gravajn malvirtojn? Sanktecon de patrino akceptas eĉ tiuj popoloj, kiuj ne respektas Marion la Virgulinon. Kvazaŭ per vento ni estas forblovata de ritoj kaj tradicioj, kiujn plenumis niaj prauloj. Ĉu ni iĝos salsolo, la herbo sen radikoj траву-пералёт?
— Vi kuraĝas defii al la dia Danto mem, — evitante diskuton, plu diris Vitelius. — Danto malkaŝis tiujn kiu jam trafis la transtomban mondon, kaj punis pekulojn permane de supernaturaj estaĵoj. Vi ja ekjuĝas tiujn, kiujn nur la ĉielo rajtas juĝi. Aldone, saĝa leganto tuj ekvidos, ke vi konsideras miraklo ne kreon de la mondo, sed ĝian ekzistadon...
Husoŭski pli ne kontraŭis, kaj tiutempe li, Vitelius, volis aŭdi konsenton en la silentado de la poeto. Nun li deziris, ke en tiu peza silentado estu ĝuste malkonsento. Li sciis ke ne povos rompi siajn principojn kaj repreni siajn proprajn vortojn, kaj li petis la ĉielon, ke al Mikolo sufiĉu fortoj por memstare refuti la nesincerajn konsilojn.
De la pordo aŭdiĝis iu moviĝo. Vitelius turnis sin kaj ekvidis heziteme haltintan ĉambriston. Sur lia pala vizaĝo estis timo.
— Kio okazis? — demandis laambasadoro, jam sciante la respondon.
— Vossignoria reverendissima... Via moŝto... Dio prenis la animon de lia Sankteco...
La ambasadoro preparis sin al tiu ĉi novaĵo, sed li ne pensis, ke ĝi estos tiom malfacila. Li estis kiel ŝipo sen veloj. Kion promesas al li, al ili ambaŭ — al li kaj al Husouski — la estonteco?
Pretervole elmemoriĝis antaŭnelonga, dua vizito de la turka «komercisto», kiu glorante Alahon kaj la sultanon ree memorigis, ke Istanbulo daŭre pretas akcepti lian servon. Li interparolis kun la turko unu al unu, sed li havis impreson, ke Husoŭski estas apude: li, ambasadoro, eĉ sentis la rigardon, tiun saman mokeman kia estis dum la unua vizito, la rigardon de akraj bluaj okuloj de tiu filo de arbaroj. Erazmo sciis, ke li neniam permesos al malhela venĝemo ekregi super li, sed en tiuj minutoj li estis dankan al la poeto kaj li pensis ke limo inter ili estas ne tute malsuperebla неадольная.
Vento ĵetis en fenestron kelkajn pluvgutojn, kaj ili malrapide malsuprenigante laŭ la vitro kreis sian malgrandan mondon: unuj baldaŭ senfortiĝis kaj haltis, aliaj obstine daŭrigis la movadon.
Du gutoj kuniĝis kaj rapide ekkuris plu, kaj tiu ĉi eteta evento en la mondo de la gutoj subite donis al Vitelius plifaciliĝon. En netravidebla, kiel hodiaŭa ĉielo super Romo, miksaĵo de pensoj kaj sentoj ekvideblis suna lumeto.
Li jam ne estis ambasadoro, ĉar perdis tiun kiu agnoskis lin reprezentanto de ŝtato, rezigninta lin. Sed li restis esti mecenato. Ĉu mecenatoj ne estas menciataj eĉ post jarcentoj apud tiuj, kies muzon ili defendis de malfavoraj ventoj de epoko? Kun komplika sento de amareco kaj espero Vitelius ekpensis, ke jen antaŭ nelonge li estis subtenanto por Husoŭski, kaj nun ili kvazaŭ interŝanĝis la rolojn. Tamen ne, tutegale li restis mecenato, kaj en tio estas lia estonteco.
Gratio (Grattius, Faliscus) — Romia poeto, samtempulo de Ovidio.
Marko Nemesiano (Nemesianus, Marcus Aurelius Olympius) — Romia poeto de 3 jc.
Jan Vislicki (Ян Вісьліцкі) — belarusa poeto de 16 jc., li estas aŭtoro de latinlingva poemo «Prusa milito», eldonita en 1516 en Krakovo.
Кадук на яго! (belaruse, prononcu: kaduk' na jaho') — Diablo lin prenu!
Fiolo (Schweipolt [Ŝvajpolt] Fiol) — mastro de libroeldonejo en Krakovo, kie en 1491 jaro estis presita unua libro en kirila alfabeto "Октωихъ Осьмогласникъ". Pro simpatio al husanoj li ekstaris antaŭ episkopa tribunalo. Malgraŭ ke inkvizicia komisiono decidis ke li estas senkulpa, lia eldonejo ĉesis ekzisti.