Tempo de pesto

Uladzimir Arloŭ

1522: I II III IV V VI VII

Antaŭa parto: "1521"

I

Forveturinte de la urbo je pli ol du mejloj, Husoŭski ne sukcesis reveni ĝis mallumiĝo, kaj nun sur herbiĝinta vojeto, kiu kuris laŭlonge de malalta ŝtona barilo de vinberejo, en varmo de julia nokto kiun rompis nur simpla kantado de cikadoj, lin kovris laciĝo kaj iu mirakla sento. Apoginte la kubutojn je barilon, ĝis nun varman post varmega tago, li rigardis bizaran dancon de lampiroj. Turniĝo de la verdaj lumetoj kiuj rivale al la ĉielo kreadis en la mallumo siajn movantajn stelarojn, ravis la animon, ion faris kun tempo kaj memoro, kaj al Husoŭski ŝajnis ke ĉiuj teruroj de la lastaj monatoj ne okazis, ke tio ĉi ĉio nur sonĝaĉis al li en unu el tiuj noktoj, kiam super tero flugas nigraj ombroj de koŝmaroj.

Kaj bruligitaj hejmoj de tiuj kiujn tuŝis la malsano, kaj troplenigitaj hospitaloj ĉe monaĥejoj, kaj longaj vicoj пагоны de ĉerkoj — kaj grandaj kaj malgrandaj, de infanoj, — kiuj staris neenterigitaj, — tio ĉi iĝis sonĝo. Patrinoj plu ne fermis buŝojn al siaj malsanaj gefiloj, por iliaj ĝemoj ne venigu gardistojn en la domon. Ne estis miloj da kadavroj, kiujn oni ĵetis simple en Tiberon. Estis milda mallumo de somera nokto kun la verda danco de lampiroj, estis vojeto, estis arbutujo ĉe ĝia kurbiĝo. Kiom forte li deziris fari neeblan kaj returni tempon reen, por regno de morto restu nur sur gravuroj de genia pentristo en lia ĉambro!

Tamen li vere volis neeblan, kaj granda oranĝkolora luno, kiu leviĝis super vinberejo, lumigis ne nur vimenojn kun malhelaj pezaj beraroj — en ĝia lumo li ekvidis ankaŭ vanecon de sia naiva impeto.

Tie, malantaŭ monteto, kuŝis la eterna urbo, super kiu, kvazaŭ sur pentraĵo de Bosĥo, pendis granda senkompata tranĉilo. Tie eliĝis el brustoj antaŭmortaj ĝemoj kaj laŭ noktaj stratoj, timigante arojn de sovaĝintaj hundoj, sekvis monaĥoj kun vizaĝoj kovritaj ĝis okuloj, kiuj kolektadis mortintojn kaj sur pordoj de novaj kaj novaj domoj lasadis grandajn literojn «P», la unuan literon de terura vorto «pestis» — pesto. Tie fulmrapide kalkulis siajn profitojn ĉerkistoj, kaj tiu el ili kiun preterpasos la plago, povus iĝi plej riĉa romano. La urbo, kiu devis esti ekzemplo de pieco, estis lasita de sekularaj kaj klerikaj funkciuloj на вырак лёсу, kaj nun tie krom la pesto regis ankaŭ malkredo kaj ĉiuj homaj malvirtoj.

Dio punas pekulojn, nu estu tiel, pensis Husoŭski, sed pro kio suferas suĉinfanoj, kiuj ne scipovas peki eĉ en pensoj? Pro kio mortis dujara malpureta infano,kiu ŝatis ludi kun maljuna kvieta kato sub lia fenestro? Ĉu justas via juĝo, ho Dio? Kial vi estingas malfortajn kandelojn de infanaj vivoj kaj ne faligas sian koleron sur blasfemulojn? Kial vi ne forprenas vortojn de falsaj profetoj, kiuj de ĉiu placo malbenas Kriston kaj Marian la virgulinon, kaj kiuj petas indulgon al Muhamado kaj al Satano mem? Kial vi ne sendas punon sur tiujn, kiuj insultas en preĝejoj la sanktajn relikvojn kaj alvokas oferi al paganaj diaĵoj? Kio estas tio: via karitato aŭ via senforteco?

La animo білася en reto de duboj, kaj tial kapelo antaŭe apud sovaĝa oleastro ŝajnis al Husoŭski donaco de ĉielo mem. Niĉon kun freskoj lumigis tremanta fajreto de lucerno. Ĝi eligis el mallumo la fideme-naivan rideton de Madono kaj infanan kapeton sur ŝiaj manoj.

Li genuiĝis kaj ekpreĝis. Li petis, ke la Ĉiopova indulgu al Franĉesko, kies spuron li perdis en tiu ĉi malbenita somero, indulgu al Erazmo kaj bakalaŭro Vasilo el Njasviĵo, indulgu lin mem. Kio okazos al la «Kanto...»? Por ĝiaj mil linioj li povas pagi ajnan prezon. Ĉu tagon de vivo kontraŭ ĉiu linio? Ĉu semajnon? Li pretas. Li ekmemoris mortintan pro pesto Vislicki-n; li konsentus al la sama sorto, nur se ankaŭ al li, al Husoŭski estu permesita ekvidi libron kun lia poemo antaŭ ol venos la morto. Tiu ĉi libro, lia sola ido, estos plenplena da doloro. Eble ĝi pravigos liajn turmentojn sur la tero...

La aflikton de Husoŭski ĉesigis ies paŝoj. Sur la vojeto, sin apoginte sur trunkon de la oleastro, staris juna virino en flava robo. Renkontinte lian rigardon ŝi ne mallevis la okulojn, sed malrapide ĝustigis pezan nigran hararon kaj lascive ridetis. Al ŝiaj altaj mamoj estis dense sub laĉaĵo, ili kvazaŭ petis liberiĝon, same petis liberiĝon el la strikta robo tuta ŝia pufa korpo plena da vivo.

— Vi kiun serĉadas malfrue vespere? — demandis Husoŭski, stariĝante de la genuoj.

— Vi parolas, kiel fremdulo, — diris ŝi per obtuza brusta voĉo. — Tamen nun ĉiuj egalas. Malriĉaj kaj riĉaj, saĝaj kaj malsaĝaj, samlandanoj kaj alvenintoj — ni ĉiuj адным мірам мазаныя havos la saman faton. Vi plaĉis al mi, fremdulo. Mi volas ke ĉi-nokte vi estu kun mi.

La virino aliris tiom proksime, ke li sentis ŝian spiron.

— Ne timu, mi ne estas malsana. Kaj eĉ se mi estus, tute egale ni ĉiuj baldaŭ rigidiĝos.

Senhonte ridante ŝi malrapide nudigis blankan, kiel fromaĝo, belan kruron kaj ŝancelis la kokson.

— Vi devas preĝi, — strebante estingi la flamon de kiu malgraŭ lia volo ekardis lia sango, eldiris Husoŭski.

La lipoj de la virino malfermiĝis je kaptema rideto. Ŝi faris lastan paŝon al Husoŭski kaj kurbiginte la korpon ĉirkaŭbrakumis lin. Li sentis ke ŝiaj kisoj senvoligas lin, superregas lian racion. La virino ion flustris kaj tiris lin al si malsupren. Li faladis en varman nigran abismon, tamen io en li kontraŭis kaj ne permesis uzi ŝiajn krudajn senĝenajn karesojn. Li timis ne malsanon, sed ion eble eĉ pli teruran, li timis iĝi tia, kia estas ŝi, kiaj estas la homoj por kiuj morgaŭo plu ne estos. Li ne volis tion ĉi, ĉar tio estis pli malbona ol morto, kaj lia malkonsento eliĝis el profundeco de l' animo kaj donis al li la forton elŝiri sin el alkroĉiĝaj brakumoj.

Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu al la alia.

— Necesas preĝi... — raŭke diris Husoŭski.

La virino respondis al li per rigardo, plena da malestimo.

— Preĝu sola, fremdulo, — moke diris ŝi. — Vi ankoraŭ ne kadavriĝis, sed jam estas malvarma kiel mortinto. Preĝu, eble pro tio via Kristo pli rapide faros vin nutraĵo por vermoj.

Malcerte pasante, ŝi iris laŭ la vojeto for. Husoŭski ree, iom tro haste, genuiĝis.

Super fajreto de la lucerno svarmis noktaj papilioj. Li preĝis, streĉe atendante iun signon, penson aŭ moveton de la koro, kiuj sugestus al li, ke liaj petoj estas aŭditaj. Sed neniu signo venis. Husoŭski levis la okulojn, kaj ŝajnis al li, ke nevidebla nubeto de liaj preĝoj vane vagadas inter indiferentaj steloj.

II

Matene li rekonsiiĝis apud Trajana kolono, kie hieraŭ lacigita li sidiĝis ripozi. Jam antaŭ tre nelonge, admirante reliefojn de venkaj bataloj de Romo kontraŭ dakanoj, moŝtaj urbaninoj promenigis apud la kolono siajn hundojn kaj ermenojn. Nun tie ĉi estis senhome, nur unu bunta hundo ŝteliris al li, ĝi certe opiniis lin malviva. Li prenis de tero ŝtonon, kaj la hundo mallevinte la voston, trotis for. Sur plaĝo kiel antaŭe estis senhome, sed fiksaŭskultinte, Husoŭski ekaŭdis rumoron de granda homamaso, kaj baldaŭ el proksimaj stratoj samtempe aperis du tute malsimilaj sed same malbonsignaj procesioj.

Fronte de la unua kvar monaĥoj-dominikanoj portis grandan nigran krucon kun arĝenta Kristo. Post ili iris aro da homoj, kiuj fojon post fojo vipis sin per skurĝoj kun nodoj. Nudigitaj ŝultroj de la viroj estis tute kovritaj per freŝaj vundoj kaj malhelaj pusaj cikatroj. Sango makulis ankaŭ ĉifonojn, kiuj kovris junajn kaj maljunajn virinajn korpojn. Fine de la procesio, kiu sur polva pavimo lasis post si ruĝajn spurojn, ankaŭ sin trenis dominikanoj en brunaj sutanoj.

Kruce al tiu procesio moviĝis alia, pli longa. Anstataŭ monaĥoj kun kruco tie antaŭe iris homoj kiuj tiris per ĉeno fortegan nigran virbovon kun oblikve forsegita korno. Post la virbovo paŝis senorda amaso da urbanoj diversaĝaj kaj diversrangaj. Husoŭski konjektis, ke tiuj estas disĉiploj de greko Demetrio Spartakus, novaperinta profeto, kiu malakceptis Kriston kaj kun miloj da malriĉuloj adoris al bruto. Kaj tio estas Romo, la kerno de kredo, kun malĝojo pensis la poeto, pli atente rigardante en la amason, ĉar al li ŝajnis, ke inter aliaj tie videbletis konata vizaĝo. Plej verŝajne tio nur ŝajnis, sed li iris post ĝi, tenante distancon je cent paŝoj.

La du procesioj preterpasis sufiĉe pace, tamen Husoŭski kun indigno rimarkis, ke tri dominikanoj eliris el la unua procesio kaj aliĝis al tiuj, kiuj esperis ne je Dio, sed je nigra monstro kun sangokovritaj okuloj.

La homamaso tiriĝis al la palaco de imperiestro Domiciano, kie estis planita la oferado. Laŭvoje al adeptoj de la obsedita greko kun krioj aliĝis centoj da viroj kaj virinoj kun infanoj. Nun, por ree ekvidi tiun eble konatan vizaĝon aŭ certiĝi pri eraro, Husoŭski, riskante infektiĝi, devis pluiri meze de la amaso.

Finfine la malrapida kaj turmenta pro polvo kaj varma suno movado haltis. La homamaso ĉirkaŭis sekan tasegon de fontano, al kiu estis kondukata la virbovo. La besto sentante baldaŭan morton, kontraŭis kaj timeme fleksigis la gambojn. Husoŭski subite ekmemoris majestan gracion de sovaĝaj uroj. Por momento li ekaŭdis zumon de trumpeto, liberan venton de arbaroj kaj kun obtuza doloro li pensis, ke ĉi tio ĉio restis tie, en malproksima kaj nerevenebla pasinteco. Ĉu ekvidos li ree la patrolandon? Ĉu lia sorto estas resti en la Eterna urbo por eterne?

Apud la virbovo aperis malhelhaŭta ĝibulo kun viandista tranĉilego.

La homamaso ekstazis lamentante kaj jelpante. Homoj falis surteren kaj kriadis ekzorcojn. Longa klingo de la tranĉilego ekbrilis pro sunlumo kaj sur blankajn ŝtonojn ŝprucis malhela sango de la virbovo. Husoŭski forturnis la okulojn kaj malantaŭ la fontano ree ekvidis la saman vizaĝon.

Ĉu ŝi estas en tiu ĉi hordo de malfeliĉaj sovaĝuloj? Ne, li eraras. Tamen kial tuj ektremis kaj pligrandiĝis lia koro, kiu havas siajn okulojn kaj memoron? Ĉu tiu flamo malgraŭ ĉiuj argumentoj de racio ne estingiĝis, kaj en la tuta mondo por li plej kara homo ĝis nun estas jen tiu ĉi virino?

Tretante ies piedojn, stumblante pro korpoj kuŝantaj sur polvaj ŝtonoj, li jam ne lasante tiun vizaĝon el vido, trakuris tra la homamaso, kaj kiam malaperis lastaj duboj, kiam maldensiĝis aro de homaj korpoj kaj inter li kaj Franĉesko restis nur deko da paŝoj kaj li jam vidis la triangulon de nevusoj sur ŝia mentono, okazis io neantaŭvidebla. Malantaŭ de Franĉesko el la homamaso elrampis la tri dominikanoj. Unu el ili per sia granda manplato fermis al ŝi la buŝon kaj la du aliaj kaptis ŝiajn brakojn kaj apenaŭ ĉifonŝirmitajn gambojn. Ili kure direktiĝis al apudaj ruinoj. Serĉante kaŝitan sub mantelo stileton, Husoŭski impetis post ili, sed tuj ekkonsciis, kiuj estis tiuj monaĥoj, kaj sin haltigis. Se li volas elŝiri Franĉeskon el manoj de dia justico, li devas ne permesi sin malliberigi.

III

Sur la vojkruciĝo ĉe la palaco Dela Kanĉaleria la vojon al Husoŭski baris homo vestita kiel servisto.

— Sinjoron volas vidi lia bona konatulo.

— Mi rapidas, — malpacience respondis la poeto. Travivinte nokton, kiun lia imagopovo plenigis per plej malgajaj bildoj, li ree sin direktis al la mecenato.

Husoŭski volis preteriri la nekonatulon, sed tiu ne donis.

— Tio estas tre proksime, kaj mia mastro ne tenos la sinjoron tre longe. Mi serĉas la sinjoron jam du tagojn.

Ĉu eble, ke tiuj serĉadoj iel estas ligitaj kun lia hodiaŭa zorgo?

Tamen Husoŭski eraris.

La servisto kondutis lin tra polvokovritaj ĉambroj de lasita domo, kaj el suna ĉambraro la poeto venis en mallumon tra pezaj разьблёнымі pordoj. Malantaŭ tablo kiu troviĝis meze de malhela ĉambro ekstaris fleksiĝema nigrabarba homo en ĉerizkolora velura kamizolo kun riĉa brodaĵo, kaj Husoŭski rekonis sian daŭran maliculon Stroccio.

La servisto malaperis, kaj Husoŭski ĉirkaŭrigardis. La fenestroj estis kaŝitaj per pezaj kurtenoj. Sur la tablo brulis tri kandeloj, apud plumoj staris verda kaliko kun malhela vino.

— Mi havas kopion de via nova poemo, — sen antaŭvortoj sciigis Stroccio. — Mi tralegis ĝin.

— Granda honoro, — rimarkis Husoŭski. — Ŝajnas, ke antaŭe sinjoro poeto ne perdis tempon por legi miajn versojn.

Ili staris unu kontraŭ la alia. Maldika talio de la mastro estis ligita per zono, sur kiu pendis ponardo.

— Sinjoro Vitelius rekomendis vin kiel bonan ĉasiston, kiu foje savis vivon al reĝino, — lasinte senatente la mokon, en sia kutima mentora tono plu diris Stroccio. — Nun mi scias valoron de rekomendoj, kiujn faris tiu ambasadoro sen ŝtato. Mi neniam vizitis, kaj esperas ke neniam vizitos tiun vian Albarutenion, sed eĉ mi scias ke gregon de bizonoj, kiuj loĝas en viaj sovaĝaj arbaroj, gvidas ne masklo, sed femalo. Tio konfirmus ajna samlandano de sinjoro. Sed sinjoro en la poemo asertas la malon. Mirinda eraro! — venke finis Stroccio.

— Vere, — konsentis Husoŭski, — gregon gvidas urino. Tamen mi esperas, ke mia poemo ne estas instrulibro por ĉasistoj, sed io alia. Poezio havas proprajn leĝojn kaj propran veron.

Responde estis nur kurba rideto, kaj Husoŭski angore komprenis, ke tute egale li ne sukcesos klarigi al tiu ĉi homo, kial li faris ke gregestro estas uro sed ne urino. Tamen en la koro ne estis kutima malamikeco. Tie estis bedaŭro kaj ankaŭ neatendita sento de ilia unueco, de li kaj de Stroccio. Ili apartenis al la sama mondo. Eĉ se Stroccio dum tuta vivo verkis malvarmajn poemojn, iom similajn al graciaj sed mortaj statuetoj, faritaj laŭ antikva maniero, tamen li provokante пацьвельваць la morton, restis tie ĉi, inter pesto, kaj sur lia tablo ankaŭ estas plumoj kaj staplo da paperoj. Eĉ se li ree venĝemas, sed anstataŭ fuĝadi de la plago, li legis la «Kanton». Ili povus daŭrigi kverelon, ili povus komenci, kiel okazis antaŭe, insulti unu la alian, sed en tiuj plenaj da mortspiro tagoj sendepende de ilia volo kaj eĉ malgraŭ ĝi ili estis unu por la alia subteno kaj apogo.

— Mi ĉiam opiniis, — preskaŭ amike diris Husoŭski, — ke poezio estas ne aro de belaj statuetoj, kiujn eblas starigi sur tablo aŭ kameno. Poezio devas helpi al homo konstrui templon de lia animo. Kaj por reganto kaj por malaltrangulo.

— Templo de animo... — Stroccio glutis el la kaliko. — Templo de animo anstataŭ Dia templo. Sinjoro poeto jam estas kaptita per araneaĵo de herezulo Lutero.

— Ne, mi ne estas kontraŭ temploj. Beleco ĉiam vekas bonajn iniciatojn. Tuŝitaj de alta arto, homo iĝas pli bona. Sed mi scias, ke homa spirito al la Savanto estas pli kara ol plej riĉa preĝejego. Se diri pri Lutero, nu novan eklezion estras lupo en ŝafa felo. Mia koro sugestas: li verŝos tiom da sango, ke la kristana mondo teruriĝos.

— Sed komparante malgrandan kun granda, — tute sen ia rilato al supre dirita malice rimarkis la mastro, — sinjoro poeto senhonte kopias Vergilion.

Husoŭski ne eltenis kaj sincere ekridis.

— Vergilio, kiom mi memoras, apudmetas ciklopon kaj abelojn, mi — kapron kaj uron, — eldiris li tra rido, kiu momente liberigis lin de ĉiuj pezaj klopodoj. — Sinjoro Stroccio, bedaŭrinde zorgoj ne permesas al mi plu ricevi plezuron de nia konversacio, sed mi volas ke vi sciu, ke en tiu ĉi frumateno vi kuracis min de soleco.

— Teraj zorgoj ne devas interesi nin, — orgojle diris Stroccio. — Mia spirito jam estas libera de ili.

Ili adiaŭis pli malvarme ol salutis, tamen Husoŭski sentis dankemon al Stroccio. Li plezure restus, sed malsame al la mastro li ankoraŭ havis sur la tero multajn zorgojn. Plej unue li devis ne morti kaj ne preni la poemon kun si en tombon. Kaj hodiaŭ plej grava por li estis alia afero. Li devis savi la virinon, kiu alportis, kaj li antaŭsentis, ankoraŭ alportos tiom da doloro, kiom sufiĉos por pluraj vivoj.

IV

En la ĉambroj de episkopo Erazmo Vitelius forte odoris je absinta fumo.

Prudenta ambasadoro ĉiujare renovigis per siaj servistoj kolekton de drogoj, kaj jam en unuaj tagoj de la pesto, ne tre fidante al kamforo kaj aliaj lokaj kuraciloj, ordonis malfermi portintajn de la patrolando skatolojn kun absinto, mento, angelika radiko kaj beroj de junipero. Servistoj de la mecenato provizis je tiu riĉaĵo ankaŭ Husoŭski-n.

Malgraŭ malbonsorto, Erazmo Vitelius en sia aĝo kvardek kvin jaroj tute ne planis lasi ĉi tiun mondon. Antaŭ ol komenci konversacion, li diligente flaris malsekigitan en vinagro spongon, eltrinkis tason da menta tizano kaj instigis la poeton fari la samon.

— Nova papo ne rapidas veni en Romon, kaj mia statuso ĝis nun estas malcerta, — impone kaj iomete amuzante pro la senpacienco de Husoŭski, diris la mecenato. — Tamen por tiuj, kiuj ne timis la peston, mi restas la ambasadoro de lia Sankteco. Vi ne eraris. Tiu vere estas ŝi, kaj vere al ŝi minacas tribunalo de dia justico. Denuncanto, kies nomon oni ne diris al mi, akuzas sinjorinon Franĉesko pri tio, ke ŝi traktatis kun Diablo kaj iĝis sorĉistino. — Vitelius skeptike ridetis. — Mi uzis ĉiujn miajn rilatojn kaj ekhavis permeson ĉeesti dum unua pridemandado. Vi povas veni kiel mia sekretariio.

— Mia sinjoro...

— Komence mi volas aŭdi, pri kio eksciis vi. — Vitelius ree metis al la nazo la spongon kun vinagro.

— Mi vizitis ŝian domon. Verdire la lokon, kie estis la palaco de ŝia patro. La palaco forbrulis, nun tie loĝiĝis vagabondoj. Ili tre volis konatiĝi kun mi, pli ĝuste kun mia monujo. Feliĉe la armilo estas ĉiam kun mi...

— La palaco forbrulis! — Erazmo frotis la manojn. — Tio estas bonega novaĵo.

— Finfine Dio sendis al mi sur tiu strato maljunulinon, kiu ion scias. La patro kaj frato de sinjorino Franĉesko mortis inter la unuaj, ili ne sukcesis rapide forveturi el la urbo. La servistoj forrabis ĉion, kion povis kaj diskuris. Certe, iu el ili lasis fajron en la palacon. Plu mi nenion scias.

— Vi alportis bonajn novaĵojn, Nicolaus. Bonaj por ni, ĉar ili estas malbonaj por pastroj inkviziciistoj. Malriĉaj sorĉistoj interesas ilin ege malpli ol riĉaj. Tamen mi volas vin averti. La unua pridemandado estas komisiita al homo, kiun ne eblas peti favore al ŝi, same kiel favore al neniu alia. La aŭtoroj de «Martelo de sorĉistoj» povus fieri pri tia disĉiplo. Li ricevis kromnomon — la Senlaca. Ni estu tie nur atestantoj. Mi ne petis neigon de la pridemandado, por ne suspektigi la homon, kiu konsentis helpi al ni. Ni esperu je li kaj je dia helpo.

Je dia helpo, enpense ripetis gajiĝinta Husoŭski. Je dia helpo en batalo kontraŭ dia justico. Li ne povis sin deteni de rideto. Tamen la rideto tuj estingiĝis: li ekmemoris pri la «Martelo de sorĉistoj», pri tiu terura libro, kiu priskribis krimojn de diablaj edzinoj kaj instruis kiel ekstermi ilian genton.

Vitelius rigardis al oritaj anĝeletoj, kiuj subtenis per diketaj braketoj ovalon de ĉekamena horloĝo.

— Ni ankoraŭ havas tempon por tagmanĝi kaj pripensi diversajn neatenditaĵojn.

La ambasadoro mem flamigis grizajn faskojn de absinto en incensujo kaj ree plenigis kalikojn per menta tizano.

V

— Eliĝu la malbona spirito, plena da malvero kaj senleĝeco; eliĝu, ido de mensogo, elpelito el inter anĝeloj; eliĝu, drako, супастат amiko de ruzeco kaj ribeleco; eliĝu, proskribito el paradizo, malinda je indulgo de Dio; eliĝu, filo de mallumo kaj de subtera fajro; eliĝu, sovaĝa nokta lupo; eliĝu, spirito de herezo...

Mallaŭta komence, la voĉo de la inkviziciisto iom post iom laŭtiĝis.

— Eliĝu, malpura bestaĉo, plej malbona el ĉiuj kreaĵoj; eliĝu ŝtelemulo kaj kaptemulo, plena da lascivo kaj volupto; eliĝu, malbona spirito, kondamnita je eternaj suferoj; eliĝu, nesto de malvirteco kaj malĉasteco; eliĝu, radiko de ĉiuj malbonoj kaj de ĉiuj krimoj; eliĝu, torturisto de homa gento!..

La inkviziciisto jam ne diris, sed akre kriis vortojn de la malbeno, kaj ligita homo, kiu kuŝis sur humidaj ŝtonoj ektremis febre. Tiu febro evidente iĝis teruraj konvulsioj, kaj subite la homo sur planko sensone ekkriis, streĉiĝis kaj senkonscie kvietiĝis.

— Diablo lasis lin, — krucsigninte sin, diris la inkviziciisto kaj per maniko viŝis altan ŝvitan frunton. Sur la malgrasa pala vizaĝo de la Senlaca aperis kontenta rideto.

Dum la tuta procezo Husoŭski — li kun Vitelius sidis sur foteloj apud humida vando makulitaj per ŝimo — pensis pri Franĉesko. Krede je tio ke Erazmo savos ŝin anstataŭiĝis per dubo kaj poste revenis, donacante al la animo mallongan konsolon. Li ankoraŭ ne pensis, kio estos poste. Unue necesas liberigi ŝin el manoj de tiu ĉi homo kun alta blanka frunto kaj akra mentono, de homo, kiu onidire ĉiam eligas tutan konfeson kaj sendis al fajro pli ol mil virinoj.

— Iujn kristanojn diablo sukcesis konvinki, ke li ne ekzistas, kaj tiu mensogo estas plej perfida, — rimarkis la inkviziciisto. Evidentis, ke dum ripozo li emis konversacii kun alilandanoj.

Vitelius elokvente ekparolis pri responsa misio de dia justeco, kiu gardas purecon de la kredo kaj forton de trono de Petro. La Senlaca flatite konsentis. Jes, ilia afero postulas grandan saĝon kaj fortecon de animo, ĉar kun ĉiu nova jaro ĉielo sendas al ni novajn kaj novajn elprovojn. Ekzemple, jen trovitaj fare de la ĝenovano Kolumbo landoj. Nun jam ĉiuj estas certaj, ke tio estas nek Hindujo nek Ĉinujo. Kaj se la indiĝenoj ne estas azianoj, kiuj ili estas? Ne eblas ja egali al kristanoj-eŭropanoj la kreaĵojn, kiuj vivas senveste kaj preĝas al luno kaj ŝtipoj. Entute, ĉu havas animon la loĝantoj de la Nova mondo? Kiel ilin trakti: kiel impertinentajn pekulojn kaj herezuloj indaj aŭtodafeon, aŭ kiel suĉinfanojn? Kaj finfine, de kie ili aperis al la mondo? Iuj teologoj asertas, ke ilia gento devenas de Kaino, aliaj — ke de Ĥamo, kiun malbenis patro. Tamen eble ili tute ne estas homoj, sed bestoj?

Vitelius kompateme kapklinis, tamen la poeto memoris, kiel Erazmo kolere montris al li libron de hispana kronikisto-konkistodoro. «Kion eblas atendi de homoj, kiuj havas tiom malmolajn kraniojn, ke batalante kontraŭ ili ni devas singardi kaj ne bati iliajn kapojn per glavoj, ĉar pro tio tuj malakriĝas plej akra glavo?» — rememoriĝis сціхотнае demando de la kronikisto. Ho, kia sangavida, kia senkompata estas la tempo! Kaj la Ĉiopova nur atendas, silente rigardante al homaj turmentoj...

La pastro inkviziciisto sidiĝis ĉe kruda seĝo kaj metis antaŭ sin grandan libron en eluzita абцёрханым nigra bindaĵo. Husoŭski konjektis, ke ĉi tio estas la timiga instruo por pridemandadi edzinojn de diablo.

Du fortaj monaĥoj elportis la senmovan korpon de la homo, el kiu la Senlaca elpelis diablon, kaj reveninte haltis ĉe sojlo. La inkviziciisto ordonis venigi la akuzatinon. Vitelius kaj Husoŭski interrigardis kaj la poeto tralegis en la okuloj de la mecenato kompaton kaj ordonon regi sin.

— Nun sinjoro ambasadoro kontentigos sian intereson, — malhele ekridetis la inkviziciisto. — Puno atendas ĉiun sorĉistinon, sed al ĉiu ni donas eblecon plifaciligi sian sorton. Se ŝi pentos kaj ĉion rakontos, antaŭ forbruligo ŝi estos senkapigita aŭ strangolita, — klarigs la Senlaca. Li movis la manon laŭ sia akra mentono, kaj Husoŭski miriĝis ke ne vidas sangon sur la manplato de la inkviziciisto. — Sed se sorĉistino obstinos — ŝi estos forbruligita vivanta. Jen tie ĉi, — li metis la manplaton sur la nigran libron, — eblas trovi konsilon por ajna okazo. Se akuzatino malĉastis, tio estas unua pruvo de ŝia ligo kun la princo de infero. Se ŝi estis diobea kaj virta — tio signifas, ke ŝi ŝajnigis, por kaŝi noktajn flugojn al sabatorgio. Se ni rimarkas, ke sorĉistino timas pridemandadon, do ŝi estas kulpa, kaj konscienco perfidas ŝin. Se ŝi kondutas trankvile, estas nenia dubo, ke ŝi estas kulpa, ĉar ni scias, ke sorĉistinoj kapablas mensogi kun aroganta trankvileco. Se ŝi refutas akuzojn — ŝi estas sendube kulpa. Se ŝi senespere silentas — tio estas plej bona pruvo de krimo. Se turmetata per streĉbenko прэнгу freneze turniĝas ŝiaj okuloj, ni komprenas ke ŝi serĉas sian vosthavan amanton. Se la okuloj estas senmovaj, do ŝi trovis satanon kaj rigardas al li. Se ŝi eltenas turmentojn senkrie, tio signifas, ke forton al ŝi donis diablo, kaj necesas turmenti la sorĉistinon pli forte. Se sub manoj de turmentisto la diabla amorantino mortas — do satano mortigis ŝin por ke ŝi ne malkaŝu siajn enigmojn...

Husoŭski aŭskultis tiun enuan paroladon, kaj ŝajnis al li ke lian animon premas fera tenajlo прытуг, samtia kia minace staris apud pli malproksima muro. Li estis preta je ĉio ajn, nur ke li prenu ŝiajn turmentojn al si. La Ĉiopova permesu tion...

Li ektremeris kaj ŝtoniĝis. La koro batadis jam ne en la brusto, sed ie en la gorĝo. En la pordo staris Franĉesko. Ŝi estis vestita en tiu sama malpura ĉifono en kiu ŝi estis tiam inter homamaso. Nur rememoro restis pri malpeza krono de la ora hararo. Torturita indifirente-malatenta vizaĝo ŝajnis malsimetria. Husoŭski sentis, ke neniam li amis ŝin tiom forte kiel nun.

Ĉu scias sinjorino Franĉesko pri sorĉistinoj kaj ilia artaĵo? La voĉo de la inkviziciisto sonis mole kaj fideme. Ŝi por momento levis засмужаныя malklarajn okulojn kaj ree fiksigis la rigardon al planko. Ne ricevinte respondon, la Senlaca neniom konsterniĝis kaj same mole rakontis al Franĉesko, pri kio ŝi estas akuzata. Ŝi prenis de diabla sendito звестуна magian bastonon kaj ŝmiron el hepato de nebaptitaj infanoj. Tiuj iloj helpis al ŝi en certa tago veni al sabatorgio, kie ŝi rezignis выраклася Kriston, malvirtis kaj ĉeestis nigran meson, kiun servis Velzevulo mem. Post la orgio ŝi ĉiutage amoris kun diablo kiu venadis al ŝi en aspekto de negro kaj nigra kato kun homaj lipharoj.

Franĉesko silentis, ne levante la okulojn, kaj ŝanceliĝis, kiel juna arbo pro vento. Evidente ŝi ne tre komprenis, kie ŝi estas kaj kio al ŝi okazas. Tamen, la servanton de dia justico tio ne konsternigis, kaj li ne sentante bezonon rigardi en sian libron, certe ĵetadis demandojn, rapide proksimigante la enketadon al tiu momento, kiam al li, inkviziciisto, devos aperi bona helpanto.

— Ĉu antaŭ longe vi festis nupton kun via amanto? Kiuj estis la gastoj kaj per kio oni estis regalataj? Ĉu ludis dum la nupto muzikisto? Kiu li estis: homo aŭ diablido? Kie li sidis: sur planko aŭ li rampis sur arbon?

— Kiam da suĉinfanoj vi manĝis aŭ pereigis? Kie vi ilin ĉasis? Ĉu estas necesa infana graso por krei uraganojn?

— Kiom da frostoj kaj nebuloj vi envultis? Kion vi faris por en Romo komenciĝu pesta epidemio?

— Kiom da viroj vi faris malkapablaj por geedza vivo?

— Ĉu venis via amanto al vi en malliberejon? En kia aspekto li aperis?

Ĉiu demando estis por Husoŭski kvazaŭ piko de eglanterio en la koron.

— Vi silentas? Bone. — La voĉo de la inkviziciisto ekhavis mokeman minacon. — Ĉu vi scias, kio estas skribita en tiu ĉi libro? Tie ĉi estas skribita, ke se diabla amorantino ne volas helpi al ni, tiam ni vokas mastron Aj-oj, tiun malgrandan junulon-tiklulon, kaj li tiel delikate tiklas brakojn kaj gambojn de diabla edzino per ŝraŭbtenilo.

La akuzatino ree levis la okulojn, nun anstataŭ indeferenteco en ili brilis timo. Terura promeso trafis ŝian konscion kaj eligis Franĉeskon el la somnambula dormo. Husoŭski ne sciis, ĉu li ĝoju pro tio aŭ malĝoju, ĉar ŝi revenis de unu abismo por trafi en alian, pli teruranвусцішную.

El kaŝita pordo sensone eliris malalta turmentisto en ruĝe-nigra vesto. La Senlaca komencis necesan antaŭ-turmentan diservon.

La poeto kun la mecenato sidis flanke kaj Franĉesko ĝis nun ne rimarkis ilin. Sur muro apud Husoŭski pendis iu fera ĉirkaŭkolo kun ruĝetaj makuloj. Li svingis manon kaj la aĵo falis planken. La tintado turnigis Franĉeskon. Ŝi rekonis lin kaj ekkriis, sed anstataŭ espero pri saviĝo en ŝiaj okuloj brilis teruro. Husoŭski komprenis, ke lia intenco fiaskis. Ĉu vere, lumtrafis lin konjekto, ĉu vere Franĉesko ekpensis ke li decidis tiel ĉi venĝi al ŝi?

Mallarĝaj kaj triangulaj, kvazaŭ okuloj de iu monstro, fenestroj malheliĝis, kaj la inkviziciisto ordonis lumigi lucernojn. Li mem zorgeme alportis al la akuzatino tason kun sankta akvo, por ke diablo dum turmentoj ne povu forpreni de ŝi parolkapablon.

— Via amanto volas fari vin nesentebla al doloro, — enrigardante en la okulojn de la bedaŭrindulino, kompateme diris la inkviziciisto. — Certe, li sendis al vi sian diablan alfabetumon, kaj vi kaŝis ĝin en la hararo kaj opinias, ke ni ĝin ne trovos. Ne, kara mia, nun nia junulo-tiklulo razos vin...

La Senlaca signis kaj la turmentisto per unu manmovo deŝiris de Franĉesko la ĉifonojn, nudigite sendefendan blankan korpon.

— Ni devas iel agi, — flanken rigardante, belaruslingve flustris paliĝinta Husoŭski.

— Kio ajn okazu, sed vi restu surloke, — ankaŭ belaruslingve respondis Vitelius.

— Komence rubandon, — diris la Senlaca al la turmentisto, kaj tiu ĵetis sur ŝian kolon purpuran zonon.

Tiu sama rubando longa je alteco de la Savinto, kiu por krimuloj onidire estas pli peza ol plej pezaj katenoj. Jen plua fraŭdo, maskata per nomo de Kristo. Kiom do eltenados la Plejalta?

La nigre-ruĝa turmentisto akrigis klingon de larĝa tranĉilo.

— Nun nia junulo-tiklulo razos vin, — kun tenereco, pro kiu Husoŭski-n trapikis tomba malvarmo, ripetis la Senlaca.

La turmentisto finis kaj sub laŭda rigardo de sia mastro alproksimiĝis al Franĉesko. Dum minuto li observis ŝian korpon, serĉante sorĉistinan sigelon, poste ridante prenis ŝin je mamo kaj metinte trans sia genuo, li komencis sian laboraĉon.

Kaj ŝi pensas, ke la kaŭzo de tiaj turmentoj estas li, kiu pretas morti por ŝi. Jen-jen povis okazi io neriparebla: Franĉesko pro morta teruro konfesos la akuzojn kaj... Li ekis salti al la turmentisto sed fortaj brakoj de Vitelius sukcese ĉesis lian impeton. Nesciate kio okazus poste, se en kaŝpordon ne enirus homo en purpura ornato.

— Plaĉus al Dio, se hodiaŭ vi haltu je la stato jam atingita, — rege anoncis li al la inkvizitoro.

VI

Vitelius transdonis, ke volas vidi Husoŭski-n hodiaŭ kaj tuj.

Kiel okazis antaŭe, Husoŭski elektis la vojon tra la kolumbario. Li malestis tie ĉi pli ol jaron, sed kion signifas unu jaro por tiuj ĉi muroj, kiuj sciis nenian diferencon inter jarcento kaj minuto? Kaj tamen tempo ne preteriris ilin. Apud la enirejo sur frotita dum jarcentoj sabro kuŝis tri kadavroj, tri spikoj de terpeco, kiun nesatigeble falĉis per sia serpo la pesto. Ne, da kadavroj estis nur du — de viro kaj knabo, sed la virino kiu kuŝis vizaĝaltere estis ankoraŭ vivanta. Ŝi vestis flavan jupon, samkiel tiu kiun li renkontis du semajnojn antaŭ nun en antaŭurbo.

Husoŭski elkuris el la kolumbario kaj rapide elprenis el skatolo — nun li ĉiam portis ĝin kun si — spongon kun vinagro. Absit omen! — Ne estu tio ĉi malbonaŭguro, pensis li, tamen la koron premis malbonaj antaŭsentoj.

En la domo de la ambasadoro lin renkontis klopodantaj servistoj kaj kelkaj homoj el la ambasadorejo, kiuj malgraŭ ordono de la reĝo, restis fidelaj al Vitelius. Sojle de la dormejo Husoŭski apenaŭ regis sin de ploro. Tio, pri kio li timis eĉ pensi, jen okazis. Dum la tempo kiu pasis de ilia lasta renkontiĝo, granda fortoplena korpo de la ambosadoro змізарнела kaj sekiĝis ўсохлася. En la akriĝinta vizaĝo aperis ia infane nekaptebla esprimo. Erazmo tiom ŝatis la vivon, tiom povis ĝoji pro ĝiaj bonaĵoj... al Husoŭski ŝajnis ke dum tiuj ĉi tagoj traflugis/pasis праляцелі ĉiuj jaroj, kiujn Vitelius povus ankoraŭ vivi. En la ĉambro estis duonhele, ĉar pro brila lumo doloris la okuloj de la malsanulo. En incensujoj fumis jam nebezonataj faskoj de absinto kaj junipero.

— La sorto jam longe postsekvas nin, Nicolaus. Атропа* laciĝis teksi fadenon de mia vivo. — La mecenato kvazaŭ pardonpetante ridetis. Lia vizaĝo maldiferencis de blanko de pufaj kusenoj.

* Антычная багіня, якая вызначала працягласць чалавечага жыцця.

— Ĉu vi aŭdis, ke revenis unu el la ŝipoj de Magelano? — leviĝinte sur la lito, malfortvoĉe daŭrigis li. — Tiu portugalo, kiu volis irante okcidenten atingi Малукскіх insulojn. Indiĝenoj mortigis lin ie apud ĉinaj bordoj, sed la ŝipo alportis informon, ke la Tero vere estas ronda. Tiu ĉi karavelo alportis al Magelano eternan memoron de posteuloj. Nicolaus... La Plejalta volas lasi en la fremda lando ankaŭ min, sed mi volas ke ankaŭ mia ŝipo albordiĝu hejme...

Falinte sur la kusenojn, li ripozetis kaj diris plu:

— Hieraŭ mi ree legis «Kanton pri uro». Antaŭ jaro vi ne konsentis min. Vi ne akceptis miajn konsilojn, kaj nun mi agnoskas, ke ĝojas pro tio. Tiam per miaj lipoj parolis prudenta ambasadoro... Mi ĝojas, ke vi memorigas al regantoj pri iliaj krime forgesitaj devoj... En via «Kanto» vi estas filozofo kaj geografo, historiisto kaj artisto, sed ĉiam kaj unuavice vi estas poeto. Nicolaus, hodiaŭ vi estas la unua poeto de Krono kaj Duklando. Viaj sentoj disŝiras ŝelon de fremdaj vortoj, kaj en la latino mi aŭdas la lingvon de nia lando. Ĉiu granda majstro havas verkon, kiun helenoj nomis monumento. En ĝi restas la animo de verkisto mem. Kun ĝi la artisto transdonas al posteuloj nerustigeblan bildon de epoko kaj patrolando. Jen vi kreis al vi tian monumenton...

— Mia sinjoro... Tiun ĉi monumenton ni kreadis kune... — Li ekis aliri la liton sed rigardo de la mecenato haltis lin.

Dum kelkaj minutoj en la ĉambro regis silento. Kiu malsaniĝis je pesto, tiu jam ne havos savon, kaj Husoŭski dolore sentis, kiom malfacile al Erazmo estas morti. Lia revo unuigi Eŭropon kontraŭ Osmana imperio restis nur revo. Nun sultano Sulejmano sieĝas fortreson de kavaliroj de Malta ordeno sur Rodiso, kiu dum du jarcentoj estis azilo/haveno por kristanaj ŝipoj. Jen-jen la granda magistro ordonos montri super la kastelo la blankan standardon. La kavaliroj petis helpon, sed eŭropaj monarĥoj ree, kvazaŭ kunuloj de Odiseo ĉe la siren-insulo, ŝtopis siajn orelojn per vakso. Jes, Erazmo запабягаў antaŭ la papo, sed li ĉiam konsideris, ke veran honoron oni atingas ne per noblaj priveligioj, sed per siaj heroaĵoj, kaj da malbonaj agoj en lia vivo estis ege malpli ol da bonaj. La lasta el tiaj estas la savo de Franĉesko. Erazmo ne demandas pri ŝi — Mikolo legas ĉi maltrankvilan demandon en la inflamaj okuloj de la mecenato. Kio okazos al ili?

Franĉesko rifuzis ekloĝi en la ambasadorejo, elektinte liajn du malriĉajn ĉambrojn...

Unuafoje en la vivo Husoŭski pensis pri Vitelius ne kiel pri mecenato. Erazmo estis sola frato, kiu laŭ volo de kruela sorto por ĉiam lasis lin.

Ion similan sentis ankaŭ Erazmo. La limo, kiu kuŝis inter ili, malaperis, ĝin forigis la fluo de tempo, kiu forviŝas ĉion kreitan de homaj vanteco kaj superstiĉoj. La strebo supren al regado, al la kardinala ornato fornavis en pasinton, en la nerevenon, kaj estonto por li estis nur tiu ĉi homo, kiun li, neniom hipokritante, nomus ne nur unua poeto de sia ŝtato, sed ankaŭ unu el unuaj poetoj de Eŭropo, indaj stari apud Petrarko. Tamen eraris la saĝulo, kiu eldiris tiun logan «Scripta manent» — «Skribitaĵo restos». Li, Vitelius, scias, kiom multe da aĵoj skribitaj kaj indaj vivi jarcentojn ne sukcesis postvivi eĉ siajn verkistojn, kaj pro tio, kolektinte forton li diras pri la plej ĉefa:

— Papo Leono estas jam en pli bona mondo. Venis ankaŭ mia vico. En Romo nun estas facile trovi morton, sed ne zorganton, kiu helpus eldoni vian «Kanton». Vi ne trovos lin inter poloj, ĉar vi laŭdas ne Jagelon sed Vitaŭton, ne historion de la Krono, sed pasintecon de la Granda Duklando. Kaj tamen veturu en Krakovon. Skribu al reĝino Bona. Ŝi ŝatas lingvojn kaj alte taksas poezian vorton. Vi scias, ŝi fondadas lernejojn kaj instigas junajn belarusojn lerni en italaj universitatoj. Skribu al ŝi kaj rememorigu al ŝi, ke ĉiu ŝtato devas pli apogiĝi je forto de animoj sed ne je forto de armiloj. Rememorigu, ke romanoj kaj helenoj estis potencaj tiam, kiam floris iliaj artoj, sed kiam ekvelkis iliaj talentoj, tuj ekdekadencis iliaj ŝtatoj. Tuj post mia morto...

— Mentoro...

Nesciate, kiu el ni estas mentoro, amare pensis Vitelius.

— Post mia morto vi ricevos monon sufiĉan por veturi ĝis Krakovo.

Husoŭski metis malfortan manon de la mecenato al siaj lipoj. Гэта ягонае вам...

  • Promesu al mi, ke vi ne mortos ĝis vi eldonos «Kanton», — diris Vitelius.

VII

Husoŭski vekiĝis kun sento, ke li aĝas ne dudek, sed ree kvardek kvin jarojn. Senprudenta feliĉo de unuaj tagoj disaperis kiel nokta nebulo super rivera абалоннем. Penante ne movi sin, por ne veki Franĉeskon, li aŭskultis ŝian spiradon, sentis varmon de ŝia ŝultro kaj remomoris tagojn kaj momentojn de ilia mallonga feliĉo, unuafoje kun senkompata klareco komprenante, ke estis nenia feliĉo. Estis nur feliĉa memtrompo ĉe li, kaj ĉe ŝi — nur dankemo pro la saviĝo.

Sed neniu forprenos de li la rememorojn. Li neniam forgesos, kiel Franĉesko sekvis post li en lian malriĉan loĝejon, kie la sola lukso estis armilo portita el patrujo. Li ekmemoris, kiel ŝi observis la pafarkon, kiel tuŝis la kordon kaj delikate eltiris sagon el la sagujo...

Li donis al Franĉesko pli grandan ĉambron, kiu servis kiel kabineto kaj dormejo, kaj li malfrue vespere ne senvestinte kuŝiĝis sur mallarĝa ŝtona benko en malgranda ĉambro. Nokte li ekaŭdis ŝian timigitan voĉon. Li ĵetis sin al ŝi, kaj ŝi ankoraŭ kun timo sur la vizaĝo etendis la manojn renkonte al li...

Eble almenaŭ tiam ŝin regis ne racio sed koro?

La muro super lito kaj ĉirkaŭ fenestro estis jam nuda. Li ne permesis al si preni la monon de Erazmo kaj hieraŭ ne trovinte aĉetantojn por bildoj de Bosĥo, devis vendi la armilojn. Franĉesko iom post iom revenis al siaj iamaj kutimoj. Hieraŭ ŝi postulis novan robon kaj dekdu herbojn, per kiuj oni lavas kapon por konservi helan koloron. Li sukcesis nur pri rosmareno, aloo kaj kamomilo, sed eĉ tio estis nun vera miraklo.

Nokto donacis al li tenerecon kaj ĝuon, kaj vekiĝo alportis torturan penson, ke ree li ricevis de Franĉesko pagon.

Li ne volis rigardi estonten kaj neniam parolis pri ĝi kun Franĉesko. Ĝenerale ili malmulte interparolis, evidente ili sentis, ke vortoj povus rompi tiun malgrandan nefidindan mondon, en kiu ili vivis. Kaj ĉu povis ili esperi je iu estonteco inter pesta urbo?

Nun Husoŭski precipe dolore sentis, kiom al li mankas Erazmo. Li jam delonge pardonis al tiu la hezitojn dum la konversacio kun la turko, li pretis fordoni jaron da sia vivo, nur ke li povu ree paroli kun la mecenato, aŭdi de li vorton en sia lingvo. Ĉiutage li sola aŭ kun Franĉesko preĝis en preĝejo de sankta Mario del Popola, kiu donis al Erazmo Vitelius la lastan azilon. Majstroj jam cizelis sur funebra plato mallongan epitafon. Li rigardis al ŝi sed vidis ne literojn sed adiaŭan rigardon de Erazmo, la rigardon ne de mecenato, sed de amiko. Donu al li eternan ripozon, ho Dio!..

Foje Husoŭski tre ekvolis ekvidi Stroccion. Li trovis ties domon, sed en duonmalplenaj ĉambroj neniu estis. Sur seka fundo de pokalo kuŝis malviva muŝo. Kandeloj estingiĝis antaŭ longe, kaj trablovo movis laŭ polva tablo skribitajn foliojn. Li prenis unu el ili por memoro, sed poste metis reen kaj fiksis ĝin surtable per kandelingo. Li volis kredi, ke la mastro de la ĉambro iam revenos...

Husoŭski sukcesis fari preskaŭ neeblan: li trovis veturigiston, kiu en tia tempo konsentis veturi ĝis Bolonjo. La tago de forveturo jam estas difinita. De Bolonjo ili atingos Venecion, poste Trevison kaj Ostravon. Kaj de tie jam proksimas ĝis Krakovo. Li petos aŭdiencon de reĝino Bona kaj petos por si kaj por Franĉesko. Li petos por sia kreaĵo — por «Kanto pri uro». Li ĵuris al Erazmo, ke ne kuŝiĝos en teron, ĝis li ne tenos en manoj libron kun la poemo. Sed se la malamikoj de Vitelius venĝos ankaŭ al la poeto, pri kiu zorgis la ambasadoro? Tiam de Krakovo ili kun Franĉesko veturos plu, al la patrolando. Jam dum kvar jaroj li havas neniajn novaĵojn pri sia patro. Ĉu li vivas, maljuna arbara ĉasisto? Tamen ĉu povos Franĉesko, kutimiĝinta al lukso, vivi en malriĉa etnobela domo?..

Husoŭski enpensiĝis, kial ŝi neniam deziris aŭdi liajn versojn. Certe, li devas ne ĉagreniĝi sed ĝoji pro tio. Ŝi tute forgesu ke li estas poeto. Enamiĝi en poeton estas pli facile ol en homon ordinaran. Enamiĝi... Li amare ekridetas al si mem. Kiom facile homo sin fordonas/koncedas al revoj...

Li eksentis, ke Franĉesko vekiĝis.

Komenciĝis nova, plena je maltrankviloj tago.

VIII

Antaŭ du tagoj de la forveturo Franĉesko rifuzis vespermanĝi. Li metis manon al ŝia frunto kaj ektremis: la malsano kaptis ankaŭ ŝin.

Matene venis la veturigisto por preni la antaŭpagon. Aŭdinte, ke eble ili veturos pli poste, li rigardis al la virino sub du kovriloj kaj arogante avertis, ke la antaŭpagon li ne redonos.

La malsano venkadis ŝin kun miriga rapideco. Sekvatage Franĉesko jam ne ellitiĝis. Trinkigante ŝin per mento, li rimarkis sur la dentokarno tuberojn, kiuj transformiĝis je ulceroj. Lasta espero malaperis: tio estis pesto.

Li deiradis de la lito nur por varmigi mentan infuzon kaj aldoni herbojn en incensujon. La malsano donacis al li doloran kaj pekan ĝojon — longajn konversaciojn kun Franĉesko.

Ŝi ree kaj ree petis rakonti pri lia patrolando. En la mallaŭtaj petoj ne estis eĉ nuanceto de iama ordonemo, kaj tio faris lian doloron pli akra.

Li rakontis pri longa malvarma vintro kaj ventoj, kiuj neĝkovris la gepatran domon ĝis super la fenestroj, pri tio ke foje matene li elfosis la pordon de neĝo kaj sur neĝkovrita ĝis pinto tegmento ekvidis tri lupojn. Ŝi aŭskultis kiel printempe disverŝas siajn akvojn Nemano kaj kiel cikonioj kolektiĝas antaŭ forveturo suden, kaj rondflugante ili leviĝas tiom alte, ke malaperas el vido.

— Ni veturos tien kaj vi ĉion ĉi tion ekvidos, — diris li ĝustigante kusenon.

— Kaj mi ĉion ĉi tion evidos, — diris Franĉesko, kaj la okuloj rigardis malproksimen, kvazaŭ ŝi jam vidis la foran landon, kie li naskiĝis.

— Mi instruos vin pafi per pafarko kaj skii...

Li mem kaptiĝis de sia imagado, kaj ili kun Franĉesko rigardis gajan fajron en forno kaj silente aŭskultis, kiel frenezas en la kameno demonoj de neĝa blovado, aŭ iris laŭ neĝokrusto per skioj. Franĉesko estis en malpeza blanka kapoto kun ірхою; ŝi kviete kaj feliĉe ridis, kaj apude faligante de branĉoj brilan neĝon, transflugis de arbo al abro scivolema pigo, post kiu sekvis ĝia blua ombro...

Kaj subite la koro disŝiriĝis kaj li revenis kaj eksilentis. Sed ŝi, certe, timante silenton, petis rakonti pri Krakovo, pri reĝa palaco, kaj ilia ludo je estonteco daŭriĝis.

— Vi prezentos min al la reĝino, — diris ŝi, kaj li deklaris ke faros tion ĉi en tiu sama tago kiam ili venos en la ĉefurbon.

Foje Franĉesko deliris. Plejofte ŝi vokis ĉambristinon kaj ordonis alporti ŝuojn kaj lilan robon. Husoŭski rememoris ilian unuan konversacion, kiam Franĉesko estis ĝuste en tia robo, kaj li volis kredi, ke tio estas ne nur deliro. Eble, antaŭe li estis maljusta pri ŝi?

En la kvara tago ŝi fartis ege malbone. Franĉesko jam silentis, eble al ŝi estis malfacile paroli. Tamen ŝi rigardis al li kaj ne lasadis lian manon, kaj Husoŭski fiksrigardis en ŝiajn okulojn, penante tie legi ĉion, kion ne kapablis eldiri ŝiaj sekiĝintaj lipoj. Lin turmentis, ke li ne povas kompreni en la agataj okuloj vitriĝintan miriĝon. Eble antaŭ ŝi jam aperadis iaj aliaj nevidintaj mondoj? Aŭ ĉu tiu ĉi miriĝo estis ankoraŭ tera kaj ĝi koncernis lin, Husoŭski-n, kvazaŭ ŝi nur nun unuafoje ekvidis lin?

Sed jen ŝiaj okuloj fermiĝis kaj Franĉeskon ekregis dormo. Morto forprenis Erazmon, kaj nun venis por ŝi, por transformi tiun ĉi belecon, tiun ĉi konatan, senfine karan korpon kun stelaroj de nevusoj je nutraĵo por vermoj.

Serĉante ian apogon li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. La rigardo haltis je la gravuroj de Bosĥo. Li tremeris. La bildoj viviĝis, sur ili komenciĝis mistera terura moviĝo. Sur la meza gravuro kiel freneza намётам impetis laŭ rondo fantazia kavalkado, dekstre ekflamis паланіца de incendioj kaj atakis monstroj. Mondo, en kiu li vivis, kiel neniam antaŭe, nun ŝajnis al li simila al tiu kreita fare de la majstro de sanga ĥaoso. Li prenis kandelon kaj alkuris proksimen al la gravuroj.

La moviĝo sur la bildoj ĉesis, sed turmenta sento de ĥaoso ne malaperis. Husoŭski eksentis ke li trafis inter grandajn pezajn muelŝtonojn, kiuj kun ĉiu nova momento pli kaj pli profunde tredas lin en sian ŝtonan sinon.

Savante sin, li flamigis ĉiujn kandelojn kaj revenis al Franĉesko. Ŝia spiro fariĝis malofta, samtempe kun elspiro aŭdiĝis raŭka stertoro. Li preĝis, ke almenaŭ en la lastan minuton Dio permesu al ili rigardi unu al la alia en okulojn. La morto staris jam ĉe la lito. Al li ŝajnis, ke li rimarkis ĝian palan vizion. Jen la morto kliniĝas super Franĉesko por la lasta kiso, kaj ŝi komencas sufokiĝi. Li demetis de Franĉesko la kovrilojn kaj ekvidis, ke ŝia brusto leviĝis kaj plu ne malleviĝis. Ŝi disiĝis je la animo, ne malferminte la okulojn.

La mondo ĉirkaŭ li moviĝis. En tiu ĉi mondo regis monstroj.

«Pordo estas malfermita, vi povas iri», — eklumis en konscio la vortoj de Seneko.

La racio funkciis intermite, dum la momentoj de lumiĝo en lia imago aperadis vizaĝoj de homoj, romaj stratoj kaj preĝejoj.

Kaj subite li ekvidis ion tute alian. La gepatran domon sub pajla tegmento, vicon de kverkoj, Nemanon. Kaj spurojn sur platoj de la kolumbario.

Божая маці, прачыстая Дзева Марыя,
Чуеш імя сваё ў песні і бачыш, напэўна,
Як затрымцела ад страху рука вершатворцы?
Раб твой пакорлівы слёзную гэту малітву
Шле да цябе, баючыся: а можа, не прымеш?
О, заступіся за нас! Праз любоў к чалавеку
Бацька наш Бог і абраў цябе сам, і паставіў
Першай заступніцай люду, і ты заступіся!..

Li laŭtlegis kaj ne vidis, ke ĉe la sojlo kolektiĝis aro da armitaj homoj. Brilanta lumo en fenestro altiris atenton de nokta gardistaro. La gardistoj flaris la absintan fumon kaj ніякавата ĉirkaŭrigardis. Iu silente montris al la lito kun senmova virino, ne povante kompreni: ĉu ŝi dormas aŭ jam endormiĝis por eterne? Kaj en la ĉambro pli forte sonis voĉo de la homo, kiu sidis ĉe tablo kun libroj.

— Li preĝas, — aŭskultinte, diris iu. La gardistoj ekvidis, ke la homo ĵetis surtablen iujn foliojn kaj plu legis laŭ memoro.

— Li estas obsedita de diablo, — timigite diris gardistestro, kaj liaj homoj rapide krucsignante жагнаючыся, malaperis en mallumo de galerio.

En mortoplena aero, super Franĉesko, super malhelaj stratoj de la Eterna urbo, kie regis pesto, sonis la Voĉo.

1986.

iu


Paĝo de Zmitro Lapcionak

Dato: 12 februaro 2006.