Via kato.

de Marjorie Boulton.

1. Hodiaŭ estas varma tago;
dormema sub la suna flato
Mi pensas en volupta vago:
"Ho, se mi estus via kato!"

2. Ho, kuŝi, eta hejmtigrino,
Eletendita pelta pezo
Sur via gastigema sino,
Volupta duonanastezo!

3. Aŭ sidi, pli kompakta kato,
Etendi mian glatan kolon,
Dum via varma manoplato
Vibrigus ĉiun spino-colon !

4. Donante kiajn verdajn helojn
Miaj okuloj kiel lumus!
Kiam vi frotus la orelojn,
Kiel mi kontraŭfrote zumus !

5. Kiel sub via mola tiklo
Mi zume vibrus, ĉiu osto,
Spino, skapolo kaj klaviklo
Ĝis la vertebroj de la vosto !

6. Miaŭus mi el gorĝ' profunda
Pro tiu dolôa haŭtgalvano,
En amekstazo malfekunda
Sub via karesanta mano.

7. Sub la kvaropa fingrokombo
Streĉe-malstreĉe mi petolus
Kaj zumus kvazaŭ kat-kolombo.
Vi kuspus min, mi kapriolus.

8. Sed pardoneme mi revenus
Kaj kontraŭ via mano frotus
Peltan mentonon, ree svenus
Kiam vi ree min dorlotus.

9. Ho, kara, esti via kato!
Sen vortoj, pensoj aŭ promesoj
Kuŝi sen devo aŭ debato,
Elektrizita per karesoj!

10. — Kaj aŭdi viajn kriojn sakrajn
Kaj senti mian finplezuron,
Enpuŝi dudek ungojn akrajn
Plenstreĉe, kroĉe, en femuron...

La kato.

de Charles Baudelaire, tradukoj en Esperanto.

La kato.

Vi venu, bela kato mia, ĉe mian amantan koron,
Retenu la ungojn en via piedo,
Kaj permesu, ke mi plonĝu
En viajn okulojn el metalo kaj agato.

Kiam miaj fingroj laŭplaĉe karesadas
Vian korpon kaj vian elastan dorson,
Kiam mia mano ebriiĝas pro plezuro,
Palpante vian elektran korpon,

Mian edzinon mi mense vidas. Kiel la via,
Afabla besto, ŝia rigardo
Profunda kaj malvarma, sage tranĉas kaj fendas,

Kaj de piedoj ĝis kapo
Iu subtila aero, danĝera parfumo,
Flirtas ĉirkaŭ ŝia bruna korpo.

Modesta traduko de «La floroj de la malbono» (poemo XXXIII) La originalo estas ĉe: Le chat.
Sendis Filip_fr

La kato.

Al mia brust'! Sed la kruelajn
Ungojn retiru, bela kato;
Min lasu droni en l'okulojn belajn
El miks' de ŝtalo kaj agato.

Dum miaj fingroj vin laŭ plaĉ' karesas
Sur dors' elasta, kap' neglekta,
Kaj mia man' ebrie sin forgesas
Glitante laŭ la korp' elektra,

Mia virin' aperas en l'imago;
Ties rigardo ja, simile
Profunda, frida, fendas kiel sago;

De l'plandoj ĝis la kap', subtile
Aero fajna, blov' danĝer'-parfuma
Naĝas ĉirkaŭ la korpo bruna.

(Stafeto, J. Regulo, 1957, p. 110)

El la traduko de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay (en kiu ĝi estas XLI, ne XXXIII).
Sendis Lee Miller

La kato.

Bela kato mia, por mi venu.
Viajn ungojn al mi retenu,
En metalajn kaj agatajn okulojn
Permesu ke mi plonĝu.

Miaj fingroj kareseme ondetas
Sur la felo de elasta dorso.
Mia mano deplezure glitetas
Sur kata elektriza korpo.

Kaj mi, al mia edzino fantazias.
Ŝia rigardo pikile fendas,
Kiel via, pofunda kaj malmola
Siajn sekretojn gardas.

Kaj depiede ĝiskape
Subtila aero, danĝera parfumo
Ĉirkaŭflirtas tenere
El bruna incensita korpo.


Sendis Mireja Corobu


Paĝo de Zmitro Lapcionak

Dato: 13 junio 2003.