Amo kaj morto en urbeto N.

Alekseo Bacjukoŭ

El la bjelarusa «Каханьне і сьмерць у мястэчку N.» (Аляксей Бацюкоў) tradukis: Zmitro Lapcionak

Oni diras, ke la urbeto N. aperis apud foiro. Tamen tio malĝustas. Vere apud la foiro komence aperis malĉasta domo, poste aperis tombejo, kaj jen ĉirkaŭ ili aperis la urbeto N. Kuracisto Ramualdo Civis, tamen, insistas en siaj gazetaj artikoloj, ke post la malĉasta domo kaj antaŭ la tombejo aperis hospitalo, sed tio kontraŭas rakontojn de maljunaj homoj, ke en la urbeto N. oni malsanulojn ne kuracis, sed tuj ilin veturigis al la tombejo kaj tie premmortigadis.

En la paska semajno en antaŭpasinta jaro en la urbeto N. estis demonstrado de aŭtomobilo. Komercisto Grigorij Tarasaŭ el Vilno prenis kvar kopekojn pro la montro kaj invitis interesitojn en remizon, kiun li luis ĉe starosto de Metia strato. En la remizo estis mallume, tial la vizitanto devis stari nenion vidante dum kelkaj minutoj, dum Grigorij rakontis pri utileco kaj mirakleco de la aŭtomobilo. Ja, Grigorij nomis la aŭtomobilon meĥanika besto kun du koroj kaj avertis, ke tra aŭtomobilo en animon de homo povas penetri diablo. Por esti pli konvinka, interalie, en la remizon Grigorij anticipe metis nigran kokon. Poste la komercisto lumigis petrollampon kaj permesis tuŝi metalan facon. Sidi en fotelo antaŭ la stirilo kostis dek kopekojn, sed al tio konsentis ne ĉiuj. Al junulinoj la komercisto senpage proponis demonstri, kiel funkcias piŝto. Post kiam li montris tion al la filino de sinjoro Samujlonak, kaj ŝi rakontis al la patrino, kaj tiu al sinjoro Samujlonak, kvar servistoj de sinjoro Samujlonak samtage montris kiel funkcias piŝto al komercisto Grigorij Tarasaŭ mem, post kio li fuĝis reen en Vilnon. La aŭtomobilo restis en la remizo de la starosto ja ĝi ne povis veturi, ĉar ne havis radojn kaj motoron.

Malsame de ceteraj virinoj de la urbeto, Marila Krac lastatempe kapablas meti ovojn. Tion ŝi sukcesas, oni diras, post kiam ŝi forestis de sia Laŭreno Krac kun varsovia cirkisto.

Pri brokantisto Mikitko oni diras, ke li estas plej maljuna loĝanto de la urbeto N., kaj ke li vivis ankoraŭ dum ekzistis la malĉasta domo. Pri sia juneco Mikitko memoras malmulte, li rakontas nur, ke verkis sloganojn por ornami stratojn. Ili estis mallongaj.
Etaj virinoj — ĉiam popularaj.
Etaj virinoj — plej oportuna speco de virinoj.

Sinjorino Alĵbeto, la edzino de sinjoro Stanislavo D., ekamis kuraciston Ramualdon Civis, kiu kutime vestiĝas je verda jako, kaj dum kelka tempo ŝi mem ne povis kredi tion. Kuracisto Civis ne sciis pri tiu amo, sed ŝanĝon en konduto de sinjorino Alĵbeto li rimarkis kaj decidis, ke sinjorino Alĵbeto deziras, ke li esploru ŝin kiel kuracistoj en grandaj urboj esploras sinjorinojn. Kiam ŝi restis hejme sola, sinjorino Alĵbeto invitis kuraciston Civis, pelis el la domo servistojn, lavis sin, parfumis sin per roza akvo kaj metis en dormoĉambro vazojn kun sorpo, ĉar intuicie ŝi sentis, ke la kuraciston ekscitas ĉio ruĝa kaj ronda. La kuracisto venis kun negranda emociiĝo kaj diris: "Ni komencu tuj, kuŝiĝu". Sinjorino Alĵbeto kuŝiĝis, tuta plena da fantazioj kaj da eta ofendo pro manko de karesaj kaj hontemaj amindumoj, kiujn ŝi povus trankvilkore rifuzi. La kuracisto Civis firmamane suprenlevis la jupon de sinjorino Alĵbeto kaj preskaŭ perdis konscion, ĉar sinjorino Alĵbeto evidentiĝis esti sinjoro Stanislavo kaj lin ne eblis esplori tiel, kiel kuracistoj en grandaj urboj esploras sinjorinojn. Sinjoro Stanislavo ekkoleriĝis kaj sin ĵetis al kuracisto Civis por tiun bati. Verdire, sinjoro Stanislavo reale ne havis edzinon, kaj do, sinjorino Alĵbeto ne amis kuraciston Civis, kaj tie ĉi estas certe eraro en la rakonto.

Kristnaska sonĝo de sinjorino Stefanio Hruzneckaja, la filino de sinjoro Adamo Hruznecki:
"Granda malplena kampo, sur tiu ĉi kampo sidas mi en fotelo, mallevinte la okulojn kaj brodante tablotukon, sed tute ne rigardas al ĝi kaj pikas per kudrilo preskaŭ hazarde, mirinde ke mi trafas en la tukon, kaj tiutempe apud mi staras Valenteno Fjodaraviĉ Smolkin, komercisto el Minsko. Li proponas al mi rigardi malpermesitajn fotaĵojn kaj laŭtlegas libron pri sinjoroj kaj sinjorinoj kiuj tute ne havas honton. Mi rifuzas rigardi kaj aŭskulti. Vesperiĝas, super la kampo flugas sekaj aceraj folioj, herbo fleksiĝas, nuboj malleviĝas pli malsupren. Tempas al mi iri en dormoĉambron, tial mi diras al Valenteno Fjodaraviĉ Smolkin ĝis revido, kaj ke li venu morgaŭ."

En la lito de sinjorino Dalilo Staravojtava, la vidvino de ĉasisto Scjapano Staravojtaŭ, nur ĉi-jare mortis tri viroj. Ĉiufoje ili mortis en la momento kiam konsolis la vidvinon pri Scjapano Ivanoviĉ Staravojtaŭ, kiu mistere mortis en sia edziĝa lito antaŭ dekok jaroj. Sinjorino Dalilo Staravojtava estis tute ne postulema al viroj, tial eĉ por ŝi estis enigmo, kial ili ĉiuj mortas, se povus ankoraŭ vivi. Unuaj du fojoj ĉi-jare ŝi, por ne estu superfluaj paroloj, mem veturigis mortintajn virojn en ravinon malantaŭ sia domo kaj kaŝis per branĉoj, sed en la tria fojo ŝi ne eltenis kaj vokis al si kuraciston Ramualdon Civis. Pasintjare en ŝia lito pereis nur Savo Marŝalkoviĉ, sed tiam sinjorino Dalilo sukcesis ŝajnigi, kvazaŭ li misglutis per salivo surstrate antaŭ panvendejo, kaj jam duonmorta li leviĝis al ŝi por helpo, kaj subite mortis sur la lito. Kiel pruvo pasintjare sinjorino demonstris bakaĵojn el sia vendejo sur la unua etaĝo, kio principe altigis ŝian enspezon en sekvantaj du monatoj. Ĉi-foje ŝi devis vesti la lastan viron en surtuton kaj prezenti lin sia fianĉo, des pli neniu lin vidis nek konis en la urbeto. Kuracisto Civis komencis diagnozi. Tamen, post antaŭa malsukceso kun sinjorino Alĵbeto li rigardis nur malfeliĉan viron kaj tute ne rigardis sinjorinon Dalilo Staravojtava, kvankam li konjektis ke ŝi tre certe estas la mastrino de la lito kie mortadas viroj. Pri la nekonata fianĉo li oficiale aŭtentikigis, ke absolute certe eblas aserti ke kaŭzo de la morto restas enigma.

Pri antikva ŝtona skulptaĵo sur Komerca strato, apud la foiro, brokantisto Mikitko rakontis, kvazaŭ tie ĉi estis punita per fortranĉo de viraj ecoj mem Judaso post la perfido. Pri tiuj vortoj kuracisto Ramualdo Civis rimarkas en siaj gazetaj artikoloj, ke Judaso tute ne estis punita per senvirigo, sed pendumis sin sur poplo, kaj ekzistas tre grandaj pruvoj, ke ĝuste tiu sama poplo neniam mortas, kaj ĉiam vivas. Jen nun ĝi kreskas sudflanke de la urbeto tute sola kaj neniu ekloĝiĝas nek sur ĝi, nek sub ĝi, nek anstataŭ ĝi. Pri la ŝtona skulptaĵo sur la Komerca strato en siaj gazetaj artikoloj kuracisto Civis diras nenion ajn, kvankam en privataj konversacioj li insistas, ke science ĝusta nomo de la skulptaĵo estas unu malmulte konata en la urbeto vorto. Adaptinte la vorton al pli konataj, la urbanoj nomis plu la skulptaĵon "peno". Apud la skulptaĵo foje okazis miraklo — unu soldat-edzino staris-staris ĉe ĝi kaj gravediĝis. Al la edzo en armeon estis sendita oficiala letero de popo Anisimo, ke tiu akceptu la filon kiel miraklenaskitan kaj prenu en sian familion, amu kaj eduku. La danka soldat-edzino post tio ofte vizitadis popon Anisimon por preĝi, kvankam iuj diras ke ne pli ofte ol antaŭ tio.

Kaŝe strebanta al morto, kuracisto Ramualdo Civis antaŭ nelonge planis viziti Dalilon Staravojtavan, la vidvinon de Scjapano Staravojtaŭ, kaj jam interkonsentis kun ŝi pri la veno nokte. Singarde ĉirkaŭirante kortojn kun tre precipe atentaj hundoj, li alproksimiĝis al la domo de sinjorino Dalilo, kaj sidiĝis apud la ravino malantaŭ barilo de ŝia domo. Tia kareso kaptis tiam kuraciston Civis pro kortuŝo finfine havi ĝuon de sinjorino Dalilo, ke li rapide malstreĉiĝis sub la barilo kaj neatendite ekvolis vivi. Sinjorino Dalilo, tamen, tute ne ofendiĝis kaj akceptis lin morgaŭ por kune tagmanĝi. Post la tagmanĝo ŝi legis al li versojn, montris siajn brakojn kaj permesis delikate ilin flari. Revenante hejmen, kuracisto Civis glitfalis sur ŝtuparo kaj rompis la kolon, tamen li mortis ne tuj, sed nur post kiam brokantisto Mikitko veturigis lin al la tombejo kaj tie sufokigis per ŝnuro. Laŭreno Krac, jam trian jaron drinkulo, helpis pri tio al Mikitko kaj morgaŭ rakontis, ke tre respektas malnovajn morojn kaj ŝatas sian patrolandon kaj sur ĝi arbarojn, lagojn, kampojn, rikoltaĵon kaj homojn.

Grave malsana pri intima kaŭzo, ĉar al ŝi plu neniam sonĝis la kristnaskan sonĝon, sinjorino Hruzneckaja, la filino de sinjoro Adamo Hruznecki, antaŭ nelonge elpensis, ke ŝi ree vidis vivantan kuraciston Ramualdon Civis. Post kelkaj tagoj la urbanoj vere rimarkis, ke en la gazeto daŭre aperadas artikoloj de sinjoro Ramualdo Civis pri deveno de nomoj de ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj pri rilatoj inter nomo de homo kaj lia karaktero. La gazeton, kiun legis en urbeto N., abonis nur unu homo – agronomo pensiulo Vasilo Zubej, ĉar en la nomo mem de la gazeto estis vorto agro, kaj pri agrikulturo en la tuta urbeto interesiĝis nur li. (*)

Tuj post pasintjara Kristnasko en urbeton N. alflugis obuso kaj eksplodis en norda ĝardeno. Nur post tio la urbanoj aktive ekdisputis, ke bruado malantaŭ horizonto, kiu jam dum kelkaj monatoj estis bone aŭdata, povis evidentiĝi milito. Pli frue al similaj pensoj oni donis seriozan argumenton – neniam armeoj de nia flanko ne staris tiom daŭre, sed kontraŭe, ili ĉiam sukcesis sufiĉe rapide kaj organizite retiriĝi. Post la okazo kun la obuso, Vasilo Zubej, kiel agronomo pensiita, konvinkigis la urbanojn, ke la armeo de nia flanko povus esti enfosita en tranĉeoj. Al tiuj vortoj brokantisto Mikitko konsentis, ke vere en tia okazo, ja kia povas esti retiriĝo, en tia okazo oni kuŝu kaj manojn etendu supren kaj kaptadu obusojn, kaj se vi ne kaptos, tiam oni vin metos en tranĉeon pli proksiman.

En lasta vintro en la urbeto aperis kelkaj homoj en militaj paltoj sen epoletoj. Kun ili estis vila hebreo en leda jako. Tutan tagon ili iradis tra la urbeto, serĉante aŭ centran placon aŭ ĉaron por grimpi ĝin kaj oratori. Iom vagante en foiro, ili finfine ekvidis tabernon de Nastasjo Rik, kie ĉiuj kune sidiĝis kaj manĝis kaj trinkis kontraŭ kilogramo da brunaj malgrandaj monbiletoj. Morgaŭ la hebreo kaj la homoj en militpaltoj jam de la urbeto forestis. Kompense la edzo de tabernomastrino, Lavonco Rik, kiu drinkis kun la nekonatuloj, morgaŭ multe kverelis kontraŭ sinjoro Samujlonak, sinjoro Hruznecki kaj lia familio, kontraŭ sinjoro Stanislavo D., kaj kontraŭ ĉiuj aliaj sinjoroj kaj sinjorinoj de la urbeto, kaj semajnfine li farbis la antikvan skulptaĵon sur Komerca strato ruĝakolore. Brokantisto Mikitko, ekvidinte la skulptaĵon tiakolore, ekmemoris, ke en tempoj de ekzisto de la malĉasta domo ĝi ankaŭ estis farbita, tamen tiam ruĝa estis nur la pinto. Laŭreno Krac arde subtenis brokantiston Mikitkon, malgraŭ en tempoj kiam ekzistis la malĉasta domo li mem ne vivis, sed li ĉiam akompanis Mikitkon.

Ĉi jare, aŭtune, la hebreo en leda jako kaj la homoj en militpaltoj ree aperis en la urbeto. Ili tuj direktiĝis al la taberno, kie vokis Lavoncon Rik kaj aranĝis kun li organizan kunvenon. Dum ĝi ili pozitive taksis la koloron de la antikva ŝtona skulptaĵo sur Komerca strato, kaj decidis ĝis jarfino mortpafi sinjoron Samujlonak, sinjoron Hruznecki kaj lian familion, sinjoron Stanislavon D., kaj ceterajn sinjorojn kaj sinjorinojn de la urbeto. Pro tio al Lavonco Rik estis donita revolvero, kaj la hebreo kaj nekonataj homoj en militpaltoj sekvatage ree drinkis kaj forveturis. Lavonco, kiu matene jam ne povis rememori, por kio estis donita la revolvero, donacis ĝin al Dalilo Staravojtava, la vidvino de Scjapano Staravojtaŭ – ekskluzive por tio, ke ekde nun oni certe sciu, pro kio mortadas ŝiaj viroj.

Foje Lavonco Rik ne eltenis kaj rakontis al la edzino, ke kiam sekvafoje venos la hebreo kaj nekonataj homoj en militpaltoj, tiam en la urbeto estos konstruita lernejo, estos ruinigita preĝejo kaj en eksdomo de kuracisto Ramualdo Civis estos kuracejo, kie al homoj oni ŝirados dentojn kaj fortranĉados manojn. Kompreninte, ke ŝia Lavonco malsaniĝis psike, Nastasjo Rik ploris pro manko de kuracisto Civis, kaj venis al brokantisto Mikitko.

Premmortigante Lavoncon Rik sur la tombejo, brokantisto Mikitko instruis al Laŭreno Krac, ke pro pura akvo prenita duone kun infana urino kaj trinkita matene, la haŭto fariĝas pli mola kaj bonodora, kaj tion tre estimas virinoj.

La hebreo kun nekonataj homoj en militpaltoj venis sufiĉe baldaŭ, sed tute sen lernejo kaj kuracejo. Li demandis en la taberno pri Lavonco Rik, al kio Nastasjo Rik ekploris kaj konsilis al ili iri al Dalilo Staravojtava.

Nokte brokantisto Mikitko dormis maltrankvile — el la domo de Dalilo Staravojtava aŭdiĝis pafoj, kaj li komprenis, ke morgaŭ li devos frue vekiĝi.


en la nomo mem de la gazeto estis vorto agro... — temas pri gazeto "Наша ніва" (nia agro), semajna soci-politika kaj kultura periodaĵo, unua kaj plej grava en belarusa lingvo. Ĝi eldoniĝis en 1906–1915 kaj poste renoviĝis en 1991. Sed ĝis nun ne ĉiuj pri ĝi scias, kaj estas anekdoto, ke iu vendistino en librovendejo al demando pri la gazeto respondis: "literaturo pri agrikulturo estas sur tiu breto". En 2006, en la 100a datreveno la gazeto estas ree malpermesita, ĉi-foje fare ne de okupacianta armeo, sed de propra registaro.

Paĝo de Zmitro Lapcionak

Dato: 29 julio 2006.