Muzikisto.

Eksterleĝa fabelo

aŭtoro: Neivid

El la rusa «Незаконные сказки. Музыкант» tradukis: Zmitro Lapcionak

Kial mi sentas, ke mi ekzistas, nur kiam al mi rigardas viaj okuloj?

Iam vivis - nu ni supozu, muzikisto. Mi povus nomi lin pentristo, povus kantisto, sed estu li muzikisto kaj li ludu - per kio? Ĉu vi volas, ke per guzlo? Ĉu per liuto? Bone, bone, li ludu per trumpeto. Tio ankaŭ taŭgas.

Iam vivis muzikisto, kiu ludis per trumpeto. Li tre bone ludis trumpeton. Li tiom bone ludis trumpeton, ke homoj kiuj aŭskultis lin - verdire, tie ĉi devus esti fragmento pri "ridis kaj ploris", sed mi

Kaj neniu sciis, ke la muzikisto havas enigmon. Ĉiuj pensis, ke li estas ordinara homo. Sed fakte la muzikisto estis neordinara - tial, ke li reale malestis.

Iam, tre-tre antaŭe, la patrino de la muzikisto (kiu tiutempe estis ankoraŭ nenies patrino) tre volis ekhavi infanon. Sed infano al ŝi ne naskitis kaj ne naskitadis, kaj ŝi pli maljuniĝis, kaj fine ŝi decidis krei al si infanon el sia propra respegulo. Ĉiumatene ŝi sidiĝis antaŭ spegulo kaj kombadis la hararon. Tamen, ne. Harkombado estas ne el tiu ĉi fabelo. La estonta patrino sidiĝis antaŭ la spegulo kaj rigardis al si en la okulojn. Ŝi provadis ekvivigi propran respegulon. La respegulo estis obstina kaj ne volis eliri el la spegula kadro - sed la patrino estis ankaŭ obstina, ŝi estis obstina kaj tre forta. Tempo pasadis kaj la respegulo poiome cedis. Foje ĝi movis per brako en momento, kiam la patrino ne movis. Poste la patrino ridetis, dum la respegulo ridi rifuzis. Kaj ankoraŭ post unu tago la patrino ekstaris kaj deiris de la spegulo - kaj ŝia respegulo ekploris kaj moviĝis post ŝi. Ĝi transpaŝis la spegulan kadron kaj falis. La patrino alkuris al la spegulo kaj singarde prenis sur la manoj tion kio ĵus estis ŝia respegulo. Ĝi estis ankoraŭ tre malgranda kaj nenion scipovis, kaj la patrino ĉion instruis al ĝi - kaj kiel pasi, kiel paroli, kiel ridi, ŝi dum horoj rigardis al ĝi kaj la respegulo kreskis pro ŝia rigardo. Ĉiuj najbaroj pensis, ke al la patrino finfine aperis knabeto, kaj ĉiuj ĝojis pri ŝi. Kaj nur ŝi sciis, ke ŝia malgranda knabo ne similas al aliaj infanoj: li ekzistis nur tiam, kiam ŝi rigardis al li.

Sed kiam la patrino fermas la okulojn aŭ deturnas sin, la knabo-respegulo tuj malaperas. Kaj kiam ŝi returnas sin tien, kie li malaperis, kaj rigardas al tiu loko, kie li estis antaŭe, li reaperas ree. La patrino tre domaĝis sian knabon, kiu devis konstante malaperadi, tial ŝi strebis dormi pli malofte kaj neniam sin deturni de li. Tempo pasis, la knabo kreskadis, la patrino maljunaĝadis. Por ŝi jam estis tre malfacile rigardadi al la filo kaj ŝi rimarkis, ke li malaperadas pli kaj pli ofte. Li mem tre malŝatis malaperadi kaj tial li petegis sian patrinon rigardadi lin ĉiam - sed ŝi ne povis. Vidu, iutage ŝi diris al li. Mi baldaŭ mortos, sed mi ne volas, ke vi mortu kun mi. Tamen vi mortos, ja post mia morto mi ne povos rigardi al vi. Tial vi devas iĝi iu, al kiu konstante rigardadas homoj - kaj tiam, dum ili rigardadas vin, vi vivos. Bone, respondis la knabo, kaj komencis lerni trumpet-ludon. La trumpeto kuŝis ĉe ili jam delonge, ĝi apartenis al iu homo, kiuj iam loĝis kun la patrino en ŝia domo, kaj poste foriris ne sciate kien. Li foriris, sed la trumpeton lasis.

La knabo trovis la trumpeton kaj komencis lerni per ĝi ludi. Ĝuste, diris la patrino. Muzikisto estas tiu, al kiu oni ĉiam rigardadas. Dum vi ludados, oni al vi rigardados. Dum oni al vi rigardados, vi ne malaperos.

La knabo evidentiĝis esti tre diligenta kaj talenta, ĝuste kiel lia patrino, tial li sufiĉe baldaŭ lernis tre bone ludi per trumpeto. La patrino venigadis lin al bazara placo, kie li ludadis por homoj. Homoj venaids aŭskulti belan junan muzikiston, rigardadis al li kun intereso, kaj, dum la knabo ludis, kaj la homoj rigardadis, la patrino povis iomete dormi. Kiam la knabo iĝis jam adoleska kaj tre bona muzikisto, lia patrino mortis. Ŝi sciis, ke la filo volos plori ĉe ŝia tombo, kaj anticipe vokis al sia entombigo multajn homojn: dum la enterigo oni ĉiam rigardas al infanoj de la mortinto, tial ne estos danĝere ke li malaperos.

La junulo priploris la patrinon kaj iris al la bazara placo. Li stariĝis centre de la placo, prenis la trumpeton kaj ekludis. Oni rigardis al li. Kaj li komencis vivteni sin per ludado sur la placo. Tiuj kiuj rigardis al li, ĵetis monerojn, por ke li povu manĝi. Post ludado li iris proksiman tavernon, kaj post li kuris areto da knaboj - ili ĉiuj volis observi kiel manĝas konata muzikisto. Pro tio ankaŭ dum manĝado la muzikisto ne malaperadis. Kaj post manĝi li ree iris ludi al placo.

Tamen vesperiĝe homoj disiradis kaj la muzikisto ektimadis. Jen restis rigardi nur tri homoj... jen du... jen unu. Kaj finfine tiun lastan homon, kiu tiel atente rigardis al li, io distris - aŭ hundo trakuris straton, aŭ al li venis fianĉino - kaj la muzikisto malaperis. Ĝuste tie, kie li staris, centre de la placo. Li malaperadis ĝis mateno, kiam iu ree venadis al la placo speciale por aŭskulti lian ludadon. Tempo pasis, la muzikisto maljuniĝis, sed li ne havis eblecon sidi hejme aŭ ripozi ĉe maro: ĉar nek hejme nek ĉe mare al li rigardus tiom da homoj. Ja iu unu rigardanta homo - estas tre necerte. Unu homo nepre distriĝos, li gapos al ĉielo, oni lin vokos, li iros laborejen aŭ hejmen - kaj fino, la muzikisto malaperos, kvazaŭ li neniam estus. Tial li tre bezonis homojn, multe da homoj. Kaj li plu ludis per sia trumpeto.

En unu mateno la muzikisto reaperis, kiel kutime, sur la placo de ies rigardo kaj li komprenis, ke li ne plu havas fortojn. La manojn ne povis teni la trumpeton, la lipoj rifuzis blovi. Eĉ ĉiama timo malaperi iom malgrangiĝis kaj ne povis devigi lin ludi kun iama fervoro. Tiam li venis al bazaro (kaj areto da knaboj postkuris lin) kaj tie li aĉetis grandan spegulon. Li eniris en iu malnova barako en kiu neniu loĝis, starigis la spegulon antaŭ muro kaj komencis tie rigardadi al si mem.

Li povis nek iri por aĉeti manĝaĵon nek promeni kaj spiri freŝan aeron. Se kun la muzikisto iu loĝus, li povus rigardadi lin dum la promenoj, sed dum la jaroj de surplaca ludado li estis tro okupita, tial ne sukcesis trovi iun kiu konstante lin akompanu kaj rigardadu. La muzikisto tre soifis kaj malsatis, sed eĉ pli forte li timis malaperi. Tial li nek manĝis nek trinkis, sed dum tutaj tagoj nur sidadis kaj rigardadis al si per la spegulo. Kaj unutage li ekstaris, rektiĝis, transpaŝis la spegulan kadron kaj foriris ree tien, de kie li eliris iam. Iu trovis en la barako la malnovan spegulon kaj vendis ĝin en bazaro.

La spegulon aĉetis iu riĉa familio. Kaj tiam malkovriĝis miriga trajto: la malnova spegulo deziris respeguli neniun. Kiu ajn alirus ĝin, li vidis antaŭ si ne propran respegulon, sed konatan muzikiston, kiu dum multaj jaroj ludadis sur placoj. La mastroj de la domo unue ektimis, sed poste alkutimiĝis al tio, kaj eĉ salute sin klinetis kiam en la spegulo ili vidis lin anstataŭ sin. Kaj poste la pli aĝa filino ekkoleriĝis kontraŭ la stulta vitro kaj deŝiris ĝin de muro kaj ĵetis ĝin planken.

La spegulo falis kaj disrompiĝis je multaj etaj pecoj. La rompitaĵojn oni forĵetis el la domo, kaj ili diskuris tra tuta mondo. Homoj trovante ilin, ĝojis, donacis aŭ vendis al aliaj kiel amuzaĵojn. En ĉiu spegulpeco, kiam iu enrigardis ĝin, respeguliĝis la konata muzikisto.

Tiun ĉi fabelon eblas pluigi. Rakontante, kiel infanoj tutmonde komencis kolekti la pecojn de la spegulo, por kunigi ĝin kaj elliberigi la muzikiston. Ili finkolektis, rekreis la spegulon, ellasis la muzikanton kaj evidentiĝis ke li ree ne povas vivi, kiam neniu rigardas al li. Aŭ rakontante pri belega virino, kiun trovis (aŭ nur volis trovi?) nia ĉefrolulo, kaj kiu revivigis lin, ĉar amo de belega virino al neniu permesos malaperi. Aŭ ekrememorante, ke la muzikisto havis filon, ordinaran infanon, naskitan de iu kamparanino, kiu tute ne zorgigis sin pri rigardado al la patro de sia filo. Aŭ rakontante multajn aliajn eblecojn. Tamen ni ja scias, kiel ĉio okazis ververe. Ververe la muzikisto plu loĝas en spegulo, ĝis nun - kaj li havas neniun filon. Kaj ĉiu el ni, rigardante en spegulon, vidas tie ne sin mem, sed la malfeliĉan konatan muzikiston, kiuj ekzistis nur tiam, kiam oni rigardis al li. Tial jam delonge speguloj ne respegulas niajn vizaĝojn. Kaj tial ni konstante serĉas iun, kiu ĉiam rigardu al ni - ja ni ne plu havas spegulojn, kaj ni ankaŭ ne volas malaperi.

La spegulo falis kaj disrompiĝis je multaj etaj pecoj.

La spegulon aĉetis iu riĉa familio.

Li povis nek iri por aĉeti manĝaĵon nek promeni kaj spiri freŝan aeron.

Li povis nek iri por aĉeti manĝaĵon nek promeni kaj spiri freŝan aeron. Se kun la muzikisto iu loĝus, li povus rigardadi lin dum la promenoj, sed dum la jaroj de surplaca ludado li estis tro okupita, tial ne sukcesis trovi iun kiu konstante lin akompanu kaj rigardadu. La muzikisto tre soifis kaj malsatis, sed eĉ pli forte li timis malaperi. Tial li nek manĝis nek trinkis, sed dum tutaj tagoj nur sidadis kaj rigardadis al si per la spegulo.

Unue en la spegulo respegulis nur li mem. Kaj poste lia respegulo subite malaperis, kaj anstataŭ ĝi aperis nekonata al la muzikisto vizaĝo.

La muzikisto fiksrigardis la vizaĝon kaj ekvidis, ke ĝi vere ne havas okulojn.

La muzikisto frotis la nukon kaj ekrigardis al siaj manoj. La manoj estis surloke. Li levis okulojn al la spegulo kaj ekvidis ke la vizaĝo en ĝi komencis huligani: moviĝi de flanko al flanko, ŝanceligante la kadron tiel, ke la spegulo saltadu.

Kaj kun tiuj ĉi vortoj ĝi balancis la spegulon per tuta forto, la spegulo falis flanken kaj dispeciĝis. La muzikisto restis stari apude, kun malgaja aspekto rigardante al la pecoj. En la pecoj respegulis nenio. Tute nenio.

La muzikisto staris super ili dum ia tempo, poste konsternite eliris el la barako kaj sin trenis laŭ strato. La strato estis senhoma, kaj li iris laŭ ĝi sola, piedpuŝante ŝtonetojn. Lia silueto poiome malproksimiĝis de la barako, pli kaj malgrandiĝante, ĝis finfine ĝi iĝis tute eta kaj mal... a... pe ...

Ĝis finfine li iĝis tute eta kaj ne kaŝiĝis post la horizonto.


Paĝo de Zmitro Lapcionak

Dato: 16 oktobro 2006.