Se vi trovos ion nekompreneblan, aŭ malĝustan, eraran, ŝanĝeblan, plibonigeblan en miaj tradukoj — bonvolu ne heziti kaj tuj sciigi al mi per ret-poŝto aŭ per ICQ.
Mi volonte akceptos ĉiujn rimarkojn, komentojn, proponojn, (mal)laŭdojn.
- Muzikisto.. Eksterleĝa fabelo.
Aŭtoro: Neivid.
- Amo kaj morto en urbeto N.
Rakonto de Alekseo Bacjukoŭ (Аляксей Бацюкоў).
- Tempo de pesto. (Traduko ne finita)
Novelo de Uladzimir Arloŭ (Уладзімір Арлоў).
Mikolo Husoŭski, belarusa poeto, kiu partoprenis viziton al Romo kiel ambasadano de Granda Duklando Litva kaj Pola Reĝlando en 1521–1522 verkis laŭ peto de roma papo Leo la 10a la poemon: «Kanto pri uro» latinlingve. La novelo temas pri la vivo de la poeto dum tiu tempo.
- Tradukoj de kelkaj bjelarusaj versoj.
- Memkonceptiĝo (serĉado de sia senco).
Ciklo de malgrandaj rakontoj. Aŭtoro: Paŭlo Svjardloŭ (Павал Сьвярдлоў).
- Post Scriptum.
Elektitaj aforismoj, maksimoj el libro de Adam Hlobus (Адам Глёбус).
- Kristo alteriĝis en Harodno. (Traduko ne finita)
"Evangelio laŭ Judaso". Mia plej ŝatata romano de Uladzimir Karatkeviĉ (Уладзімір Караткевіч).
Mez'epoka urbo Harodno (Grodno). Granda malsato, popolo ekribelas kontraŭ burĝoj kaj komercistoj. Ĝuste en la kulmino de batalo en la urbon venas vagantaj burleskuloj, vestitaj en dreliko, ludantaj Kriston kaj la dekdu apostolojn.
- 1896.
Novelo pri amo, tradukita de la bjelarusa, publikigita en revuo Arche № 1-2002.
Aŭtorino: Maria Roŭda (Марыя Роўда).
La teksto estas granda, kun bildoj. Jen estas arkivo 1896.zip (150KB).
Ĝi enhavas dosieron 1896.html kun malgrandaj fotoj, uzataj en la teksto.
- Arkipelago Arteko.
Ironia novelo, tradukita de la bjelarusa Архіпелаг Артэк.
Aŭtoro: Adam Hlobus (Адам Глобус).
Eblas preni pakitan Arteko.zip (23 KB).
- Libroportistoj.
Historia novelo, tradukita de la bjelarusa Кніганошы.
Aŭtoro: Uladzimir Karatkeviĉ (Уладзімір Караткевіч).
- Fantomo en Hajcuniŝki.
Kvazaŭ detektiva, tradukita de la bjelarusa
Прывід у Гайцюнішках.
Aŭtoroj: Miraslaŭ Adamĉik (Міраслаў Адамчык), Maksim Klimkoviĉ (Максім Клімковіч).
Eblas preni pakitan Fantomo.zip (23 KB).
- Sendependeco estas...
Kvazaŭ naciisma, tradukita de la bjelarusa:
Незалежнасьць гэта ....
Aŭtoro: Uladzimir Arloŭ (Уладзімір Арлоў).
- Savu niajn animojn!
Kvazaŭ religia, tradukita de la bjelarusa:
Уратуйце нашы душы!.
Aŭtoro: Leonid Panasenko (Леонід Панасенко), Ukrainujo.
- Libero.
Kvazaŭ politika, tradukita de la rusa Свобода.
Aŭtoro: Viola Marioni, Meksiko.
- Alveno.
Kvazaŭ filozofia, tradukita de la rusa Пришествие.
Aŭtoro: nekonata por mi.
- Pensoj.
Kvazaŭ psikologia, tradukita de la rusa Мысли.
Aŭtoro: nekonata por mi.