Sufiĉe kiĉe (de aŭtoro, al mi nekonata)
el Amaj Melodioj (de Eŭgeno Miĥalski)
Fabelo pri bulgara knabino (de Venetin Mitev)
La soldato kiu marŝas (de Johan Valano)
!!! La aŭtoro estas al mi nekonata !!!
Bonvolu diri al mi, se vi scias.
Mi ne scias kie vi estas
Mi ne scias kie vi restas
Mi ne scias kion mi diras
Mi ne scias kien mi iras
Mi amas vin ja kiel dion
Mi tiel amis ja nenion
Neniam mi forgesos vin
Mi scias ke vi amas min
Ne estas vi nur ia ino
Estonta mia beledzino
Ĉiuj deziroj veriĝos
En vivo tia ĉi ni vivas
Mi estas ameganto via
Mi amas vin kun amo ĉia
Kie do ne estas vi
Tie malaperas mi
Mi havis tiom da knabinoj
Sed neniu kiel vi
Jam mi ne plu estas mi
Ekde nia rendevu'
Mi volas vidi vin ajn ie
Mi povas trovi vin nenie
Ĉiom da Or' de Ter' por vi
Estas la donac' de mi
Ĉu vi demandas kial mi
Skribas tion ĉi al vi?
Nenial ol konfesi la
Amon eternegan ja
Tiu am' ne estas ĉies
Ĝi nur estas vere ties
Kiu estas - ridu ne -
La amindumulo de
La ricevontino de
La letero tiu ĉi
Kiam do ekvidis mi
La knabinon kiu vi
Mi sciis jam jam vere jam
Ke vi estas in' por ĉjam
Neniam da aĵegoj de
La Tero povas diri ne
Detrui amon nian ĉar
La tuta sanktĉielanar'
Nin helpas laŭ la vol' de Di'
Mi scias ke min amas vi
Mi petas vi diru ke jes jes
Vi estas amiko nenies
Tial entute helpu min
Jes vi iĝu mia edzin'
Amiko estu almenaŭ
Kaj eble iam pli ... aŭ ...
Mi amegas vin ne ial
Kaj certe ankaŭ ne nur ĉial
Mi estos neniel detrua
Vi `stas mia amo unua
Vi scias do nun kiom da
Inaj homoj estis en la
Viv' mia kiujn konas mi
Bonvolu ne frenezi vi
Nenian timon havas mi
Mi scias ke min amas vi
Mi estas esperantego
Vi amos min ja post la lego
Kun am' kun kor' kaj ega kis'
Mi amas vin knabino - ĝis!!!
(Ĉu vi scias kies tiu
Ĉi letero estas ĝi ĉu?)
(de Eŭgeno Miĥalski)
Finiĝas nokto. En ĉirkaŭpreno
ci kisas min, karesas, flustras kun pasio
Susuras silko sur kuseno...
Maten' de l' am', de l' tag' mateno... -
Unua ora sunradio
penetras ĉambron tra kurteno...
Okulojn ci fermetas, dronas en ebrio...
Leviĝas mi, malfermas pordon al ĝardeno...
Parfumas mole akacio...
Kaj ĉio vokas, logas al promeno;
kaj spiras vera poezio
en tiu ĉi vilaĝ-edeno.
Ci levas ankaŭ cin kaj min pro ĝeno
elpelas for kun koketema krio :
"Ho, iru tuj - ne estas ja konveno
ĉeesti dum ceremonio
de la vestado..." - "Granda Dio !
Pro kio tia ĉi kateno !
Cin ĝui volas mi ja ankaŭ dum mateno..."
Sed pordo frap'! eĉ malgraŭ mia peno
kaj malgraŭ mia opinio.
(de Venetin Mitev)
Mi longe vojaĝis
veturis kaj naĝis -
mi longe vin serĉis
ĝis nun,
tra dudek montaroj
kaj multe da maroj -
sub vento kaj suno,
kaj lun'.
...
Revante pri via
talio gracia,
banata de l' suna leviĝ' -
pri via rigardo,
brilanta kun ardo -
soifa al vivofeliĉ',
mi kreis fabelon -
palacan kastelon
kun lago kaj ora
ŝtupar',
kun ombra ĝardeno,
de kie matene
vin vekos per kantoj
birdar'.
...
Tra dudek montaroj
kaj multe da maroj -
sub vento kaj suno,
kaj lun'
mi longe vojaĝis,
veturis kaj naĝis -
kaj longe vin serĉis
ĝis nun.
...
Kaj jam lacigita
de l' iro, kun miro
mi haltis subite :
al mi
belega knabino
samkiel feino,
kun svelta, gracia
tali'
kaj ĝoja rigardo,
brilanta kun ardo -
soifa al vivofeliĉ',
alpaŝis tremkore
kaj floro-odore
ŝi flustris: "Ĉu estas
ja vi ?
Mi kredis, ke iam
vi venos kaj tiam
vi restos en nia
hejmland'.
Ĝi staras gastame
kaj baldaŭ aklame
akceptos vin, kara
vagant' !"
...
Mi staris kaj miris,
vin ĝue admiris
kun plena, serena
anim' -
ĉar vin, mia bela
feino fidela,
mi trovis en mia
proksim'.
...
Mi longe vojaĝis,
veturis kaj naĝis -
por fine kompreni,
ke pli
ravantaj knabinoj
en ĉiuj terlimoj
ne estas, ol estas
ĉe ni.
(de Johan Valano)